Vizitu Forumon

Francano Michel Perrin kaj pneŭo de Michelin

(GMT+08:00) 2009-06-25 09:01:09

Oni estas ne fremda pri "Michelin", ĉar Michelin estas unu el famaj pneŭaj fabrikoj. Sekve de veno de Pekinaj Olimpikoj, homoj aprecontaj Pekinajn Olimpikojn povos veturi per pekinaj busoj muntitaj per pneŭoj de Michelin. Ĉiuj pneŭoj venis el la unua produkta bazo de Michelin en Ĉinio, Michelin-Shenyang-a Pneŭa Limigita Korporacio.

Kial Michelin elektis la urbon Shenyang? Kiel ĝenerala direktoro de la limigita korporacio sinjoro Michel Perrin rigardas la urbon kaj civitanojn? Hodiaŭ ni kune vizitos sinjoron Michel Perrin.

La 61-jara sinjoro Michel Perrin servis kiel ĝenerala direktoro en franca kaj hispana fabrikoj de Michelin. En 1995, fondiĝis Michelin-Shenyang Pneŭa Limigita Korporacio kaj Michel Perrin ekservis kiel ĝenerala direktoro. Li unuafoje laboras en Ĉinio, sed lia nivelo en la ĉina lingvo estas alta. En la ĉina lingvo li diris al raportisto, ke li loĝas en Shenyang de pli ol 3 jaroj. Komence, li venis al la urbo Shenyang ĝuste en vintro, li ne naskis timon al la urbo pro la varmeco.

"Kvankam la vetero estis malvarma, tamen la fabriko ankoraŭ havis multajn aferojn kaj nia koro estis varma."

Direktoro pri homriĉfontoj sinjoro Bi Fuchen rememoris la unuan impreson pri Michel Perrin.

"Tiam mi vidis lin klera, saĝa, silentema kaj iom kvieta. Mi memoras, ke tiam lia hararo estis iom blanka, kaj li portis bluan ĉemizon. Li estas sperta kaj kulturita maljunulo."

Kial Michel venis al Ĉinio kaj Shenyang? Michel Periin senhezite diris unu vorton: defio. Kiel eŭropano, ĉeloka sento de ĉina kulturo kaj partopreno en konstruado de la ĉina ekonomio estas provinda travivaĵo por Michel Perrin. Precipe, en la estontaj kelkaj jaroj, la fabriko de Michelin en Shenyang estos konstruata kiel unu el plej grandaj fabrikaj bazoj de Michelin en la mondo, tio stimulis Michel Perrin.

"Nun pneŭoj en pekinaj busoj estis liveritaj de ni, Michelin, tial dum Olimpikoj oni veturos per busoj kun pneŭoj de Michelin, mi estas tre fiera pro tio."

1 2
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto