Vizitu Forumon

Germana specialisto de Aŭtomobila Limigita Korporacio FAW-VW Dieter Maschgan

(GMT+08:00) 2009-06-25 09:01:09

Aŭtomobila Limigita Korporacio FAW-VW estas la granda aŭtomobila fabriko, kune investita de ĉina la unua aŭta grupo, germana korporacio Volkswagen AG kaj korporacio Audi AG, kaj laborantoj venis el Ĉinio kaj Germanio. En 2005, Dieter Maschgan 4-a-foje laboris en Ĉinio, estante delegito de germana korporacio Volkswagen AG kaj altnivela direktoro de la germana flanko de Aŭtomobila Limigita Korporacio FAW-VW. En laborejo de Aŭtomobila Limigita Korporacio FAW-VW en la ĉina nordorienta urbo Changchun, raportisto vidis la germanon, kiu laboras en Ĉinio 12 jarojn.

Eble pro la denaska malkaŝa karaktero de germanoj, en la laborejo vidinte la raportiston Dieter Maschgan rekte diris:

"Mi nomiĝas Dieter Maschgan, aĝas 52 jarojn kaj havas du infanojn. Antaŭ 27 jaroj, mi eklaboris en germana korporacio Volkswagen AG, nun laboras en Ĉinio 12 jarojn."

Dieter Maschgan diris, ke li naskiĝis en Berlino, de sia infaneco li profunde interesiĝas pri aŭtoj. Kiam aliaj infanoj ludis, tiam li ŝatis sole legi priaŭtan gazeton. Dieter Maschgan ĉiam strebis al sia idealo. En 1980, li eniris en la korporacion Volkswagen AG kaj en 1988, kiel delegito de la germana flanko, venis al Ĉinio, la fora orienta lando.

"En 1988, mi unuafoje venis al Ĉinio kaj laboris en Ŝanhaja-VW Aŭtomobila Limigita Korporacio 3 jarojn. Tiam ĉina gvidanto Deng Xiaoping ĵus elmetis la politikon de reformado kaj malfermo, ĉiuj laboroj komenciĝis kaj mia vivo estis tre facila."

De tiam, Dieter Maschgan multfoje laboris en Ĉinio kaj la ĉefa laborpunkto estas bazo de la ĉina aŭta industrio Changchun. Parolante pri ŝanĝiĝo de la urbo en la lastaj jaroj, li diris:

"En la lastaj jaroj, Changchun grande ŝanĝiĝis. Ĉi tie ekonomia ekspluatejo rapide disvolviĝis kaj novaj loĝkvartaloj senĉese aperis. Changchun senŝanceliĝe marŝas sur la industriiga vojo."

Kiel multaj fremdlandanoj, komence pro la lingva problemo, Dieter Maschgan ne povis fari interkomunikon kaj renkontis multajn malfacilojn en laboro kaj vivo. Liaj ĉinaj amikoj kaj kolegoj helpis lin kaj igis lin trovi la hejman senton.

Por helpi al Dieter Maschgan glate disvolvi laboron, la korporacio liveris specialan tradukiston por li. Tial Dieter Maschgan povas tutanime labori pri teknika kaj planada laboro.

"En la lastaj jaroj, laborante en la korporacio mi laŭgrade havis la senton de hejmo. Multaj homoj helpis min. dank' al ilia helpo mi solvis malfacilojn, alportitajn de kultura kaj pensa diferenco."

1 2
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto