Vizitu Forumon

Kanada onklo de fuzhou-aj lernantoj

(GMT+08:00) 2009-06-25 09:01:13

Komence de la 90-aj jaroj de la lasta jarcento, emerita Brain A Hodge servis kiel direktoro de departemento pri aziaj negocoj sub Kanada Roka-Monta Ginsenga Limigita Korporacio, li refoje venis al Ĉinio. Li iris tra ĉinaj orientaj ĉemaraj provincoj kaj profunde esploris ginsengan merkaton. Post esploro, Brain A Hodge trovis, ke la provinco Fujian estas la centro de la ginsenga industrio en Ĉinio, tial li elmetis proponon al akciuloj pri fondo de ginsenga produkta bazo en Ĉinio.

"Kiam mi laboris en Ŝanhajo, mi volis kreon de entrepreno en Fujian. Ĉar ĉi tie la merkato estas bona, bazaj instalaĵoj perfektaj kaj laborforta bazo forta. Komence, la fujian-a registaro kaj la fuzhou-a registaro donis multan subtenon al mi. Ili helpis al mi akiri teknikan konsilanton kaj kompreni diversajn politikojn kaj leĝojn. Cetere, ili liveris al mi ankaŭ fonajn materialojn, mi alportis la materialojn al Kanado kaj per ili konsilis akciulojn konvinkiĝi, ke Ĉinio estas tre bona investejo."

Sed, investo ne estis ĉiam glata. Brain A Hodge renkontis iujn problemojn, li ne sciis administron de negoco en Ĉinio, tial komence lia korporacio estis deficita.

"Komence, mia korporacio estis deficita, mia mastro en Kanado demandis min, kio okazis. Li sciigis al mi, ke mi devas ne nur alporti okcidentajn teknikojn al Ĉinio, sed ankaŭ scii kiel labori en Ĉinio kaj kompreni pri kiuj aferoj ĉinaj komercistoj pensas."

Poste, Brain A Hodge konis la nunan ĝeneralan direktoron de la korporacio sinjoron Jiang Shaoshu. Jiang Shaoshu helpis al li konstrui elstaran laboran teamon, la korporacio laŭgrade viglis kaj senĉese disvolviĝis.

"Mia nuna ĝenerala direktoro estas tre profesia, li posedas 17-jaran administran sperton kaj helpis al mi establi tre bonan laborteamon. Nun nia korporacio aĉetis novan teron por konstrui novan fabrikon, ni jam finis diversajn formalaĵojn kaj fabrikan desegnon, kaj kapitalo baldaŭ estos akirata. Tial la estonteco en Ĉinio estas tre bela."

En multaj jaroj, sinjoro Brain A Hodge ĉiam sin dediĉas al akcelo de ekonomia interfluo inter Ĉinio kaj Kanado kaj aktive establas interkomunikon inter ĉinaj kaj kanadaj entreprenaj rondoj. Kiam eksteraj komercistoj faras esploron en Fuzhou, la fuzhou-a registaro invitas Brain A Hodge kontaktiĝi kun ili. Kaj Brain A Hodge ĉiam varme invitas ilin al sia korporacio, ĝuas sian investan travivaĵon kun ili kaj sciigas ilin, kial Fuzhou estas investinda loko. Brain A Hodge ankaŭ helpis al la fuzhou-a registaro organizi interfluan teamon al Kanado por konigi komercajn ŝancojn de Fuzhou kaj Fujian al kanadaj komercistoj.

"Mia sento estas, ke mi estas fuzhou-ano, mia korporacio sidas ĉi tie kaj ĉi tie estas mia hejmo. Mi sentas, ke mi vivas en Fuzhou, mi devas laŭkapable helpi mian hejmon. Tial, mi ĝojas fariĝi konsilanto de la loka registaro."


1 2
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto