Vizitu Forumon

Taiwan-a komercisto Chen Fengrong

(GMT+08:00) 2009-06-25 09:01:13

De la 80-aj jaroj de la lasta jarcento, multaj taiwan-aj komercistoj investas en la ĉeftero. Ili profitis de rapida evoluigo de la ĉeftera ekonomio, tial nun pli kaj pli da taiwan-aj komercistoj faras negocon en la ĉeftero, eĉ transloĝiĝis al la ĉeftero. Hodiaŭ ni ĝuste konigu al vi taiwan-an komerciston Chen Fengrong, kiu faras negocon en la ĉeftero 20 jarojn.

Praula hejmo de sinjoro Chen Fengrong, ĝenerala direktoro de taiwan-a grupo Quantong, estas en la urbo Quanzhou de la ĉina sudorienta ĉemara provinco Fujian. En 1986, Chen Fengrong sola venis al Kantono por esploro. En la 80-aj jaroj de la lasta jarcento, Kantono ankoraŭ neprogresis, kaj malbone impresis sinjoron Chen. Sed Chen ankoraŭ decidis investon kaj en 1988 establis ŝipkajon en kantona haveno Huangpu kaj eklaboris pri trafiko. Sinjoro Chen Fengrong diris, ke ĝuste pro parenceco inter la du bordoj ĉe la taiwan-a markolo kaj bona disvolva potenciala forto de la ĉeftera ekonomio, li faris la decidon. Kompreneble, la ĉefteraj favoraj politikoj estas la grava faktoro.

Sinjoro Chen Fengrong memoris, ke investo en la ĉeftero ne estis glata. Pro diferencoj inter la du bordoj en la flankoj de politikoj kaj konceptoj, komence li renkontis multajn problemojn. Sed, helpate de la loka registaro kaj koncernaj fakoj, li facile solvis ilin. Li diris:

"Komence, la loka registaro helpis al ni fari iujn laborojn. Ni ricevis subtenon de la registaro en multaj flankoj. La registaro donis favorajn politikojn kaj protekton al ni, taiwan-aj komercistoj."

Dank' al ĉi tiuj favoraj kondiĉoj, rapide disvolviĝas la afero de Chen Fengrong. Pro la malkaŝa kaj paciĝema karaktero, laborantoj volonte strebas kun Chen Fengrong. Laborantino He Hongmei diris:

"Tiam, ni travivis ĉiujn festojn en lia hejmo. Li estas tre afabra kaj facile alirebla, ankaŭ zorgas pri ni."

1 2
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto