Vizitu Forumon

Rakonto pri Liu Guixian

(GMT+08:00) 2009-06-25 09:01:13

Karaj aŭskultantoj, en la centro de Pekino sidas strateto Cuihua, longa kaj zigzaga. Antaŭ 28 jaroj, Hutong Cuihua estis ekkonata de la mondo, usona ĵurnalisto tiel priskribis ĝin: "En la koro de la komunista Ĉinio, bongustaj manĝaĵoj kaj privataj industrio kaj komerco reviglas en longa hutong…" Ĝuste Liu Guixian kaj ŝia restoracio Yuebin, la ĉina unua privata restoracio, famigis pkeinajn stratetojn. Hodiaŭ ni konigos al vi rakonton pri Liu Guixian.

En 1980, la familio de Liu Guixian estis malriĉa.

"Mi havas multajn infanojn, sed enspezo estis malmulta, tial la vivo estis malfacila. Tiam, mi faris kuiradon por aliaj homoj. Kial mi ne funkciigu propran restoracion, se mi estas lerta en kuirado?. Tial mi eksiĝis kaj faris preparon."

Liu Guixian diris, ke ŝia celo estis simpla, ŝi volis gajni pli da mono por ke la familio havu pli bonan vivon kaj ŝiaj du geknaboj lernu kuiradon en propra restoracio. Sed la procezo ne estis simpla kiel de ŝi imagita.

Unue necesas negoca licenco. Sed en industri-komerca administra buroo de la orienta kvartalo de Pekino, aŭdinte, ke iu volas funkciigi restoracion, oni ridis.

"Oni diris al mi, 'Reiru! Vi ne povas fari la negocon, ĉar la ŝtato ne havas la politikon pri ĉi tia flanko. Vi reiru.' Mi sciigis al ili, ke mi volas nur gajni monon por vivteni infanojn. Ili diris: 'Via ideo estas bona, sed neniu kuraĝas liveri al vi negocan licencon.' "

Ĝuste en 1979, la ĉina registaro elmetis revigligon kaj disvolvon de privata ekonomio kaj permesis, ke "iuj liberaj laborfortoj kun oficiala familia registro laboru pri riparo, servado kaj metiindustrio." Efektive, tiam Pekino nur malfermis privatan negocon de riparo kaj metiindustrio, sed ne havis politikon pri aliaj fakoj, ankaŭ industri-komerca administra buroo ne faris licencon por privata restoracio, kaj tiutempe en Pekino, ĉiuj restoracioj estis ŝtataj. Sed, Liu Guixian klopodis por realigi sian kuraĝan ideon. Ŝi venis al la industri-komerca administra buroo ĉiutage kaj petis licencon.

Post pli ol unu monato, la buroo finfine konsentis:

"Ili diris al mi: 'Ne venu plu! Ni faris diskutadon kaj decidis permesi vian negocon, vi unue ekfunkciigu la restoracion, poste ni donu licencon al vi.' Mi ĝojis kaj tiel la restoracio naskiĝis."

Peticio de licenco estas la unua paŝo de Liu Guixian. Ankaŭ necesas unua investo por funkciigo de restoracio, sed Liu Guixian eĉ ne havis monon por aĉeti tablojn kaj seĝojn. Ŝi refoje venis al la industri-komerca buroo kaj sciigis siajn malfacilojn.

"Funkciulo de la industri-komerca buroo sinjoro Suo faris garantion al mi kaj helpis al mi akiri krediton je 500 juanoj. Mi neniam faris krediton, tre timis."

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto