Vizitu Forumon

Ĉina unua privata restoracio--Yuebin (foto)

(GMT+08:00) 2009-06-25 09:01:13

Liu Guixian aĉetis ferbarelon kiel fornon, 4 malnovajn tablojn kaj pli ol dek seĝojn, ankaŭ uzitan glacikeston. Kiam la restoracio malfermiĝis, Liu Guixian nur havis 36 juanojn por aĉeti materialojn. Ŝi selektis materialojn en chaoyang-a merkato, sed ŝi trovis, ke en la granda merkato oni povas aĉeti nur anason. Tiam, Ĉinio plenumis provizan sistemon, plej partaj komercaĵoj estis aĉetitaj per biletoj, en chaoyang-a merkato, nur anaso povis esti aĉetita sen bileto. Tial, ŝi aĉetis 4 anasojn per 36 juanoj.

La 30-an de septembro en 1980, malfermiĝis la restoracio Yuebin. Post kelkaj horoj, Liu Guixian faris kuiradon per la 4 anasoj kaj gajnis monon por 7 anasoj.

"Tiutage, pli ol cent homoj viciĝis ĉe mia restoracio, pluvis, ĉiuj portis ombrelojn. Tiutage, mi nur provis negocon, ne imagis, ke tiel multaj homoj venis."

Post tri monatoj en Pekino, aperis merkato, kie oni povis libere aĉeti kaj vendi agrikulturajn produktojn, tial la problemo pri aĉetado de materialoj estis solvita. Tiam, la fameco de la restoracio Yuebin estis pli kaj pli granda, la malgranda restoracio plenis de fremdlandanoj kaj ĉinoj. Liu Guixian diris, ke usonano faris mapon por la restoracio kaj sur la mapo estis dirite "Ne estas heroo sen veno al Yuebin." Usona ambasadoro dissendis la mapon al alilandaj ambasadorejoj en Ĉinio, tial la restoracio Yuebin iĝis fama en ambasadora regiono, poste homoj de fremdlandaj ambasadorejoj ofte havis manĝadon en la restoracio.

"Nur post mendado, oni povas manĝi en mia restoracio. Klientoj ofte atendis pli ol 60 tagojn post mendado al manĝado, eĉ tiel ili ŝatas mian restoracion."

Kvankam la negoco estis varma, tamen Liu Guixian ne trankvilis, ĉar iuj homoj diris, ke Liu Guixian funkciigas la privatan restoracion, finfine ŝi estos arestata; kaj iuj diris, ke ŝi oftege kontaktiĝas kun fremdlandanoj, ŝi estas spiono. Eĉ kolegoj de ŝiaj infanoj ne venis al ŝia hejmo. Ĝuste tiam, Liu Guixian bonvenigis du gastojn, tiamajn ĉinajn vicĉefministrojn Chen Muhua kaj Yao Yilin, en printempa festo de 1981, ili speciale venis al la restoracio Yuebin.

"Ili demandis min pri stato de mia restoracio, ekzemple, kiajn manĝaĵojn fremdlandaj gastoj ŝatas. Chen Muhua malfermis mian glacikeston, vidis materialojn kaj diras: 'Via restoracio estas pura, faru multajn malvarmajn manĝaĵojn por gajni pli da mono."

Liu Guixian diris, ke vizito de la du ĉefministroj al ŝia restoracio estas la plej gajiga afero en ŝia vivo, ĉar tio ege stimulis ŝin.

"Ĉefministroj vizitis min, ordinaran popolanon, mi ne forgesos tion por ĉiam. Ili konfirmis mian elekton. Se mi irus sur erara vojo, ili ne venus."

Fine, Liu Guixian trankviliĝis. Post du jaroj, la registaro ekpermesis, ke privataj komercistoj dungu laborfortojn, tial Liu Guixian dungis homojn. Tiel, la restoracio Yuebin alportis bonan vivon, imagitan de Liu Guixian.

Hodiaŭ la fameco de la restoracio Yuebin estas fama, sed ĝi ankoraŭ estas malgranda, areas je preskaŭ pli ol 20 kvadrataj metroj kaj havas pli ol dek simplajn tablojn kaj seĝojn, la unika atentata afero ĝuste estas la marko ĉe la porpo "Ĉina una privata restoracio".

Klientoj ofte vidas, ke maljunulino sidas en la restoracio, gvidas laborantojn kaj varme gastigas klientojn. Ŝi ĝuste estas Liu Guixian, en la kuranta jaro, ŝi aĝas 76 jarojn.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto