Vizitu Forumon

Rakonto pri taiwan-a komercisto Wang Jiankun

(GMT+08:00) 2009-06-25 09:01:13

Karaj aŭskultantoj, la ĉina sudorienta provinco Fujian distancas al Taiwan je maro, geografia medio, klimato kaj kutimo estas similaj. En 1993, taiwan-ano Wang Jiankun venis kun sia kapitalo al la provinco Fujian, naskoloko de liaj prapatroj, kaj fondis la ŝufabrikadan kompanion Yuesheng en Fuzhou, la ĉefurbo de Fujian. Disvolvo en la ĉeftero estas la sonĝo de Wang Jiankun. Nun li realigis sian sonĝon, li disvolviĝas en Fuzhou kaj produktoj estas vendataj en la mondo. Hodiaŭ ni konigos al vi rakonton pri Wang Jiankun.

Ĉina kulturo abundas kaj profundas, miloj da jaroj de civilizacia historio restigis multajn rarajn materialajn kaj kulturajn heredaĵojn en la ĉina ĉeftero, pro tio, multaj homoj sopiras la ĉinan ĉefteron. Wang Jiankun ĝuste estas unu el ili:

"Mi tre sopiras la patrolandon. En la 80-aj jaroj de la lasta jarcento, mi ĉiam pensis venon al la ĉeftero, mi ne imagis, ke mi realigis la sonĝon en 1990."

En 1990, ekonomia kaj kultura interfluo inter la du bordoj ĉe la taiwan-a markolo estis pli kaj pli viglaj, la ĉina ĉeftero malfermis pordon kaj publikigis multajn favorajn rimedojn por liveri oportunon al taiwan-anoj. La ŝanco maturis, sekvante taiwan-an entrepreniston, Wang Jiankun venis al la urbo Shenzhen, kie paŝoj de ĉinaj reformado kaj malfermo estas plej grandaj. Tiam, Wang Jiankun aĝis malpli ol 40 jarojn.

En Shenzhen, Wang Jiankun sufiĉe komprenis favorajn politikojn de la ĉeftero por investo de taiwan-aj komercistoj, poste en 1993, reveninte sian hejmlokon, la urbon Fuzhou de la provinco Fujian, komencis kreon de entrepreno. Tiam ĉinaj ŝtataj entreprenoj forte reformis sistemon kaj privataj entreprenoj rapide disvolviĝis. Kaptinte la ŝancon, Wang Jiankun kreis propran entreprenon, limigitan kompanion pri ŝuo Yuesheng. Li diris:

"En 1990, mi eniris en la ĉefteron, en postaj tri jaroj mi resumis sufiĉajn spertojn."

Wang Jiankun respektas du historiajn personojn, Mao Zedong, ĉinan grandan gvidanton, kaj Wang Shenzhi, historian personon en Fujian. Pensado de la du personoj liveris multan helpon al li por disvolvi entreprenon.

Wang Jiankun lokis multajn porcelanajn skulpturojn pri Mao Zedong en ekspona servomeblo en sia oficejo. Wang Jiankun sciigis al raportisto, ke li kutimas apliki pensadon de Mao Zedong en kompanian administradon. Li opinias, ke Mao Zedong havis karakteriaĵon en la administra flanko, nome li estis lerta en analizo de ĉefaj kaj malĉefaj flankoj, kapto de ĉefaj kontraŭdiroj, analizo de problemoj kaj solvo. Cetere, Mao Zedong ankaŭ atentis kombini firmecon de principoj kaj flekseblecon de taktikoj, tio multe edifis lin en administrado.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto