Vizitu Forumon

Hinda erudiciulo taksis ĉinajn diplomatian kaj ekonomian politikojn

(GMT+08:00) 2009-06-25 09:01:13

Lastatempe, altnivela esploristo de hinda paca instituto J. T. Jacob esprimis intervjuate, ke serio da diplomatiaj aktivadoj, fare de ĉinaj gvidantoj en la lastaj tagoj, estas tre grava por monda stabileco, precipe por ke diversaj landoj kune venku la nunan ekonomian krizon.

J. T. Jacob diris, ke ĉinaj gvidantoj estas internaciaj gvidantoj kun monda konsidero, ili ne damaĝis totalajn interesojn per iuj malgrandaj aferoj. Ĉinio kaj Hindio estas nov-viglaj landoj, la graveco de kunlaboro inter la du landoj estos atestata de tempo.

J. T. Jacob diris, ke Ĉinio plenumas la pacan diplomatian politikon, la politiko kaj "kvin principoj pri kunekzistado", iniciatitaj de ĉina forpasinta ĉefministro Zhou Enlai kaj hinda eksĉefministro Jawaharlal Hehru en Bandunga Konferenco en 1955, estas el sama origino. La tempo jam atestis grandecon kaj historian signifon de la paca politiko kun orienta saĝo. J. T. Jacob diris, ke li konvinkiĝas, ke la ĉina diplomatio kun reprezento de paca diplomatia politiko gajnos pli grandan sukceson.

Pri ĉina ekonomio, J. T. Jacob diris, ke ĉina plano pri ekonomia prosperigo ludos grandan rolon en ĉina ekonomia revigligo, kaj ĉina ekonomia revigligo rekte akcelos prosperiĝon de la monda ekonomio.

J. T. Jacob diris, ke pri la nuna ekonomia kaj financa krizo, la ĉina registaro alprenis fortajn rimedojn, en la lasta jaro la ĉina registaro deklaris la planon pri ekonomia prosperigo je preskaŭ 600 miliardoj da usonaj dolaroj, la plano donos tre grandan influon al ĉina ekonomia prosperigo, kaj la ĉina ekonomia prosperigo rekte akcelos mondan ekonomian revigliĝon.

J. T .Jacob opiniis, ke Ĉinio estas unu el la ĉefaj motoroj de la nuna monda ekonomio, en la lasta jaro la kontribua proporcio de kreskado de la ĉina ekonomio al la monda ekonomia kreskado estas 20%, tial la mondo havas kialon ĵeti rigardojn al Ĉinio.

Li montris, ke kiel Ĉinio, Hindio estas la lando, kies ekonomio ankoraŭ rapide disvolviĝas kaj damaĝa grado en la nuna ekonomia krizo estas malpeza. Ĉinio kaj Hindio devas kune klopodi por revigligi la mondan ekonomion.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto