Vizitu Forumon

Famaj restoracioj de rusaj pladoj en Harbino

(GMT+08:00) 2009-06-25 10:18:36
Ne ĉiuj pladoj de la restoracio Huamei estas originalaj, ĉar oni faris reformadon al rusaj pladoj laŭ la gusto de ĉinoj. Ekzemple ekzistas la ĉin-stila rusa plado: Lakte bakita tripango, kiu ne apartenas al la sistemo de rusaj pladoj. Preparante tiun pladon, kuiristo bakas la loke produktatan tripangon per la rusa tradicia laktsupo, sekve la plado estas aparte karakteriza kaj ŝatata de multaj gastoj. Krome famas ankaŭ la beta supo kaj en-pota salikoko. Japana turisto, kiu unuafoje venis al la restoracio, diris:

"La rusaj pladoj de tiu ĉi restoracio estas tre bongustaj. Mi ŝatas ĝiajn supon, salaton kaj en-potan salikokon. Ankaŭ ĝia medio plaĉas al mi, kaj tenas la tipe rusan trajton el la komenca tempo de la 20-a jarcento.

Karaj amikoj, ni nin turnu al alia restoracio de rusaj pladoj. Ne malproksime de la restoracio Huamei, troviĝas la restoracio Russia 1914.

Kompare kun la luksa restoracio Huamei, la restoracio Russia 1914 similas al granda salono de ordinara rusa familio. En la restoracio vidiĝas ĉirkaŭ 8 tabloj. Sur la fronta muro pendas olepentrita portreto de rusa sinjorino. Ambaŭflanke de la olepentraĵo pendas ankaŭ familianaj fotoj de veteranaj rusaj elmigrintoj. Posedanto de la restoracio estas s-ro Hu Hong, arkitekto pli ol 50-jara. Li estas miks-sangulo ĉina-rusa. Laŭ lia konigo, la sinjorino sur la olepentraĵo estas avino de lia patrino, kaj fotoj kaj instalaĵoj de la restoracio plejparte estis posedaĵoj forlasitaj de iu rusa virino, kiu loĝis en Harbino pli ol 90 jarojn. S-ro Hu Hong diris, ke li intencas fari tiun ĉi restoracion familia memorhalo honore al pli ol 200 mil rusaj elmigrintoj, kiuj iam vivis en la urbo Harbino. Li diris:

"Hazarde mi havigis al mi tiun ĉi malnovan domon. Ĉar mi ŝatas la malnovan konstruaĵon, poste mi faris riparadon kaj faris ĝin restoracio. Mi pensas, ke ĝi altiros al si vizitantojn, kiuj, dum la manĝado ĉi tie, povos percepti la vivon de tiuj rusoj en Ĉinio."

Kompare kun pladoj de la restoracio Huamei, la pladoj de Russia 1914 estas pli originalecaj. Laŭdire, la ĉi-tieaj pladoj estis majstraĵoj de rusa kuiristino, kiu siatempe servis al la familio de s-ro Hu Hong antaŭ longe, kaj estas vere tradiciaj familiaj pladoj de Rusio. Inter tiuj pladoj, iu legoma ruleto estas aparte plaĉa al gastoj. Dum preparado oni metis viandajn farĉojn el bovaĵo kaj porkaĵo sur legoman folion, aldonis ankaŭ ŝenoprazon, karoton kaj rizaĵon, poste volvis la legoman folion kiel ruleton kaj kuiris ĝin en supo el bova osto. Dum la manĝado oni aldonas ankaŭ plur-specajn spicaĵojn.

Fakte, en tiu restoracio, se vi ne emas preni manĝon, vi povas same agrable pasigi la tutan posttagmezon, trinkante kafon, farante sunumadon kaj foliumante kurierojn verkitajn de la mastro de la restoracio. En la notlibro de la restoracio, iu gasto skribis: "La domo de la jaro 1914, la pordo kun sonoriletoj, altega plafono, grandegaj fenestroj, kaj kelnerinoj kun la antaŭtuko, ĉio ĉi impresas, ke mi estas en la hejmo de amiko."

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto