Vizitu Forumon

(foto)Konstruu novan lernejon per humanismo kaj progresa tekniko

(GMT+08:00) 2009-06-25 10:28:22

lernantoj de Beichuan-Mezlernejo ludas tablotenison

La granda tertremo okazinta en la 12-a de majo pasintjare en Sichuan, sudokcidenta Ĉinio, perdigis hejmlokoj de lokanojn, ankaŭ iuj lernejoj estis detruitaj. Post unu jaro, kiam niaj raportistoj refoje eniris en la plagitajn lokojn de Sichuan, laŭtvoĉa legado refoje estas aŭdebla en la provizoraj aŭ novkonstruitaj lernejoj, rideto brilas sur la vizaĝoj de la amindaj lernantoj.

Beichuan-Mezlernejo situas en la urbo Mianyang, la plej severe plagita loko de Sichuan. En la 7-a tago post la tertremo, lernantoj de la mezlernejo estis translokigitaj al trejna centro de iu entrepreno. Respondeculo de la mezlernejo s-ro Li Xueyan konigis, ke septembre de la pasinta jaro, volontuloj de Muzika Instituto de Pekina Ĉefurba Normala Universitato faris instruadon en Beichuan-Mezlernejo. Do, la mezlernejo provas funkciigi lecionojn de muziko kaj pentrado por fari psikologian edukadon.

"Nun ni provas artan edukadon kaj utiligas riĉfonton de Ĉefurba Normala Universitato. Mi malfermis artajn klasojn en la unua kaj la dua gradoj kun lecionoj de muziko, pentrado kaj tiel plu. Niaj artaj klasoj ne estas trejnado de simplaj interesoj pri arto al lernantoj, sed malfermo de oficialaj lecionoj precipe al propraj statoj de lernantoj por helpi ilin partopreni en universitata enira ekzameno."

muzika klasĉambroj de Beichuan-Mezlernejo

Multaj lernantoj de Beichuan-Mezlernejo estis kripligitaj pro la tertremo. Tamen apero de muzika, pentrada kaj aliaj artaj lecionoj eltiris ilin el malĝojeco.

Zhang Zhujun, la triagrada studento de la Ĉefurba Normala Universitato konigis al raportistoj, ke nuntempe ŝi praktikas la pianan arion Sakuro kaj volas instrui al lernantoj. Ŝi esperas, ke muziko revenigos memfidon kaj ĝojon al ĉiuj geknaboj de la plagitaj lokoj.

"Ni estas pliaĝaj ol la lernantoj je preskaŭ 3 kaj 4 jaroj, do ni havas komunajn paroltemojn. Antaŭe kiam mi lernis muzikon, mi opiniis, ke muziko nur estas maniero por esprimi propran emocion, tamen kiam mi venis tien ĉi, mi trovis, ke muziko vere ligas nin."

Fakte, puraj sonĝoj de geknaboj en plagitaj lokoj ne estis nuligitaj de la tertremo, tamen plifirmigaj. La 16-jara Guo Dongmei perdis la maldekstran gambon en la tertremo. Ŝi konigis al raportisto, ke ŝi tre ege volas fariĝi kuracisto por helpi homojn, kiuj bezonas helpon.

"Mi volas fariĝi kuracisto. Ĉar laŭ mi, kuracisto povas helpi multajn homojn kaj resanigi ilin."

Laŭ konigo de Li Xueyan, respondeculo de Beichuan-Mezlernejo, nuntempe koncernaj flankoj planas konstrui modernan lernejon por liveri plibonan lernadan kondiĉon al la geknaboj.

Laŭ informo, en la tertremo, sume 13 mil lernejoj de Sichuan estis iagrade detruitaj. En unu jaro post la tertremo, lokaj laboroj pri edukado restariĝis laŭ surpriza rapideco. La dua tago post la tertremo, laŭtlegado de lernantoj sonis en iu tendo en urbo Dujiangyan, la severe plagita loko; en malplii ol 4 monatoj, ĉiuj lernejoj en plagitaj lokoj restarigis lecionojn en provizoraj lokoj, psikologia helpo kaj psikologia sano estis oficiale metitaj en ĉiu-taga lernado; laŭplane, antaŭ la 1-a de septembro de la kuranta jaro, plejparto de lernantoj realigos normalan instruadon en eternaj konstruaĵoj.

finkonstrua bildo de la konstruata Elementa lernejo Xiang'e

Ja pro tio, niaj raportistoj trovis rapide rekonstruitajn lernejojn. Elementa Lernejo Xiang'e en la urbo Dujiangyan estas unu el ili.

En la lerneja rekonstruejo, centoj da laboristoj okupitas. Laŭ konigo, la konstruata elementa lernejo Xiang'e estas la unua lign-struktura lernejo en Ĉinio kaj ĉiuj lignoj estis senpage donitaj de Kanado. S-ro Zhang Ping, respondeculo de rekonstruada projekto de Eduka Buroo de la urbo Dujiangyan de Sichuan-provinco konigis, ke la antaŭa elementa lernejo Xiang'e jam estis severe detruita en la tertremo, do ili elektis alian lokon por fari rekonstruadon. Nuntempe, ĉefa framo de la klasĉambroj kaj loĝejoj de lernantoj jam estas finkonstruitaj.

"Elementa lernejo Xiang'e estis desegnita de Konstrua kaj Desegna Instituto de Tongji-Universitato, konstruita de Ŝanhaja Verdtera Konstrua Limigita Korporacio kaj administrata de Ŝanhaja Konstrua kaj Scienca Instituto. Laŭplane, ĝi estos finkonstruita en la 30-a de aprilo kaj oficiale funkcios aŭtune, kiam komenciĝos nova semestro."

La nova lernejo de Xiang'e elementa lernejo atingis 5 000 kvadradajn metrojn, inkluzive de domego de klasĉambroj, loĝejo, manĝejo kaj sportejo. Post finkonstruado, sume 540 lernantoj studos tie. S-ro Zhang Ping konigis ankaŭ, ke la kontraŭtertrema grado de la novkonstruata lernejo alprenis plej altan kategorion de ĉina civila konstruaĵo.

Menciindas, ke dum la konstruado, oni metis ankaŭ multajn altteknikajn elementoj. S-ro Yang Jiancheng, inĝeniero de la konstrua projekto konigis,

"La kontraŭtertrema efiko de ligna strukturo estas bona kaj mediprotekta. Ekster la lignaj muroj estas kontraŭfajraj gipsaj tabuloj je 3 centimetroj, kiuj atingis kontraŭfajran bezonadon. Tuboj en la tegmentoj estas instalaĵoj, el kiuj akvo povas ŝpruci en fajra katastrofo. En koridoroj kaj ĉambroj troviĝas ankaŭ instalaĵoj, kiuj povas senti fumon. Krome, la lernejo plimultigis du plurmediajn klasĉambrojn kaj multajn diversfakajn klasĉambrojn, inkluzive de klasĉambroj por lecionoj de naturo, laboro kaj tekniko, pentrado kaj muziko, kaj ankaŭ troviĝas laboj de fiziko kaj kemio."

Nuntempe lernantoj kaj instruistoj de Xiang'e elementa lernejo deziras frue translokiĝi al la nova lernejo. Ses-grada lernanto Pan Jiao diris al raportisto,

"La nova lernejo estas tre bela. Multaj bonkoruloj ĉiam helpas nin. Kvankam ili estas ordinaraj, tamen ili faris multajn korduŝajn aferojn por ni. Ankaŭ mi volas fariĝi volontulo en la estonteco."

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto