Vizitu Forumon

Prago peticias okazigon de olimpikoj de 2016

(GMT+08:00) 2009-06-25 15:15:56

La 14-an de septembro la Internacia Olimpika Komitato proklamis, ke 7 urboj estas difinitaj kiel peticiantoj de la olimpikoj de 2016. Prago estas unu el ili. La 4-an ĉi-monate Prago deklaris aliĝi al la peticiantaro de la olimpikoj de 2016. Tiutage en la praga magistrato urbestro kaj prezidanto de la Ĉeĥa Olimpika Komitato kune subskribis la peticion prezentotan al la Internacia Olimpika Komitato, tio signis, ke Prago oficiale aliĝis al la peticiantaro de la olimpikoj de 2016. Praga urbestro diris, ke la peticiado estas granda defio por Prago, kaj ĝi apartenas ne nur al Prago, sed ankaŭ al la tuta Ĉeĥio.

La magistrato planas fondi Pragan Olimpikan Kompanion, kiu respondos pri diversaj aferoj de la peticiado kaj estos direktata de iu entreprenisto el la sportista rondo. Se Prago sukcesos en la peticiado, la magistrato konstruigos olimpikan centron en la norda parto de la urbo, kaj iuj olimpikaj konkursoj estos okazigataj en aliaj lokoj. Tiutage Prago ankaŭ publikigis emblemon de la peticiado: la ciferoj 2016 konsistantaj el verdaj laŭrobranĉoj, koloraj rubandoj kaj la vorto PRAHA en la ĉeĥa. Prago planas ankaŭ prezenti al la Internacia Olimpika Komitato peticiajn materilalojn pri la ideo Verdaj Olimpikoj. Tiu ĉi ideo emfazas mediprotekton, tio estas, ke ĉiuj konkursejoj estos konstruataj per renovigeblaj materialoj, kaj oni transportos spektantojn privilegie per trajnoj; krome, oni liveros al spektantoj oportunajn servojn kaj vizitan projekton, ekzemple, matene fremdlandaj turistoj povos promeni sur la ponto Charles, troviĝanta en la centro de Prago, kaj poste ili povos trajne veturi al urbetoj ĉirkaŭ Prago por spekti matĉojn.

La olimpika itinero, projektita de Prago, trairas la tutan urbon. Spektantoj povos tre facile veturi de unu konkursejo al aliaj. La menciita ideo estas tre eksterordinara kaj alloga. Prago prezentos la projekton de Verdaj Olimpikoj al la Internacia Olimpika Komitato por ekzameno.

Laŭ koncerna analizo, farita de la praga magistrato en la jaro 2004, Prago investos 136 miliardojn da kronoj por la olimpika peticiado. Krome, la magistrato elspezos 490 miliardojn da kronoj por konstruado de bazaj instalaĵoj. La analizo opinias, ke la magistrato profitos de la olimpikoj je ĉirkaŭ 25 miliardoj da kronoj.

La Internacia Olimpika Komitato difinos la gajninton el la 7 urboj oktobre de 2009 en Kopenhago. Prago konkuros kun aliaj 6 urboj Bakuo (Azerbajĝano), Ĉikago (Usono), Dohao (Kataro), Madrido (Hispanio), Rio-de-Ĵanejro (Brazilo) kaj Tokio (Japanio).

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto