Vizitu Forumon

Fama ĉina naĝistino Luo Xuejuan eksiĝis

(GMT+08:00) 2009-06-25 16:05:18

La 29-an de januaro en la urbo Hangzhou okazis gazetara konferenco, en kiu fama naĝistino Luo Xuejuan deklaris fini sian sportistan vivon pro sanstato. 23-jara ŝi en blanka jako montris sunan rideton kvazaŭ refoje sur la podio de laŭreatoj, kiam ŝi akceptis atestilon kaj kristalan pokalon por elstara naĝisto, atribuitajn de la Naĝada Administra Centro sub la Ŝtata Sporta Administracio.

Shang Xiutang, vicdirektoro de la Naĝada Administra Centro diris, "Eksiĝo de Luo Xuejuan estas granda perdo por la ĉina naĝado. Ni multe bedaŭras pro tio, tamen ni komprenas kaj respektas ŝian decidon. Granda merito, kiun ŝi faris por la nacia gloro kaj progreso de la ĉina naĝado, ĉiam restos en la memoro de ĉinoj. Ŝia spirito estas lerninda por ĉinaj sportistoj precipe en la preparo por la Pekinaj Olimpikoj."

Luo Xuejuan estas savinto de la ĉina naĝado. En 2001 kaj 2003 ŝi gajnis ĉampionecojn de la 50-metra kaj 100-metra brustonaĝoj en la Monda Ĉampionado. En la Atenaj Olimpikoj ŝi refoje ĉampioniĝis.

Sed de 2006, post intensa ekzercado ŝi evidente sentis, ke la koro funkcias malorde. Pro tio ŝi ĉesigis la ekzercadon en la 23-a de novembro. Poste ŝi konsultis multajn kuracistojn kaj akceptis operacion en Hangzhou kaj Pekino. Specialistoj opiniis, ke la sanstato ne ĝenas ŝiajn normalan laboron kaj vivon, tamen ŝi ne taŭgas plu por intensa sportado.

En la gazetara konferenco, okazigita de la Zhejiang-a Sporta Administracio, Luo Xuejuan montris malpezan mienon kun rideto. Ŝi diris, "Pasis preskaŭ 7 jaroj post kiam mi aliĝis al la nacia naĝteamo; en la teamo mi perceptis hejmecan varmecon. Mi portempe foriris el la teamo, tamen pro respondeco kaj devo de olimpika ĉampiono, mi restos en tiu ĉi hejmo kaj kontribuos por la Pekinaj Olimpikoj."

Kontraste kun trankvileco kaj rideto de Luo Xuejuan, ŝia instruisto kaj ĉeftrejnisto de la ĉina naĝteamo Zhang Yadong emociiĝis kun larmoj en la okuloj. Li diris, "Mi kune kun ŝi travivis multajn malfacilojn kaj sukcesojn en pli ol 10 jaroj. Mi povas diris, ke ŝia sukceso montris ekstrakton, kiun mi kolektis en la pasinteco. Mi multe bedaŭras pro ŝia eksiĝo. Mi zorgos plu pri ŝi."

Post la eksiĝo Luo Xuejuan daŭrigos la studon en la Instituto pri Internaciaj Aferoj sub la Pekina Universitato. Ŝi diris, "Mi dediĉos la tempon kaj energion al lernado, same kiel antaŭe al naĝado."

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto