Vizitu Forumon

Ĉinaj sportistoj multe progresis en arta sketado (foto)

(GMT+08:00) 2009-06-25 16:05:36

De la lastaj jaroj ĉinaj sportistoj ofte montras mirindan ludon en la para artsketado de gravaj internaciaj konkursoj. Antaŭ nelonge en la 6-a Azia Vintra Sportkunveno, la ĉina artsketada teamo akiris la plej bonan atingon en sia historio.

La 3-an de februaro en la ĉina nordorienta urbo Changchun finiĝis la 6-a Azia Vintra Sportkunveno. La ĉina teamo gajnis 2 orajn, 3 arĝentajn kaj 3 kuprajn medalojn en tiu ĉi sportkunveno. Akceptante intervjuon, Yao Bin, ĉeftrejnisto de la ĉina teamo, diris, ke ĉi-foje la ĉina teamo gajnis 2 orajn, 3 arĝentajn kaj 3 kuprajn medalojn, tio atingis la rekordon, kaj atestis, ke la tuteca forto de la ĉina teamo multe altiĝis.

En la pasintaj 10 jaroj, ĉinaj mondnivelaj artsketistaj paroj Shen Xue/Zhao Hongbo, Pang Qing/Dong Jian kaj Zhang Hao/Zhangdan, akiris brilan sukceson en la para sketado, tamen la ĉina teamo tre malofte sukcesis en aliaj disciplinoj. Kompare kun la japana teamo, la ĉina teamo troviĝis en malsupereco. Sed en la 6-a Azia Vintra Sportkunveno la ĉina teamo akiris medalon en ĉiuj disciplinoj de la arta sketado. Ĉinaj sportistoj gajnis ĉiujn medalojn de la virina duopa sketado, oran kaj arĝentan medalojn de la vira sol-sketado, kupran medalon de la virina sol-sketado, arĝentan kaj kupran medalojn de la surglacia dancado. La ĉina teamo per la gajno de pli multaj medaloj superis la japanan.

Ĉeftrejnisto Yao Bin multe ĝojis precipe pro la sukceso el la vira sol-sketado. Delonge la ĉina teamo neniam akiris bonan atingon en la vira sol-sketado de mondaj konkursoj, nek en la aziaj, ĉar japanaj sportistoj ĉiam superregis en tiu ĉi disciplino.

La ĉina teamo posedas superecon en la para sketado. Shen Xue/Zhao Hongbo kaj Pang Qing/Dong Jian gajnis oran medalon en la Monda Ĉampionado. Ĉi-foje ili kaj alia juna paro Li Jiaqi/Xu Jiankun okupis la antaŭajn tri lokojn. La ĉina teamo refoje firmigis sian superecon en la para sketado.

En la surglacia dancado la ĉina teamo estas malforta. Ĉinaj sportistoj neniam akiris bonan atingon en Vintraj Olimpikoj kaj aliaj internaciaj konkursoj. Ĉi-foje ĉinaj sportistoj okupis la 2-an, 3-an kaj 4-an lokojn, tio rivelis la tutecan forton kaj latentforton de la ĉina teamo.

Yao Bin diris, ke en la pasintaj 10 jaroj, la Ĉina Asocio de Arta Sketado plifortigis la popularigon de tiu ĉi sporto, kaj ĝuste pro tio la ĉina teamo multe progresis. Krome la teamo ankaŭ klopodas tiri lecionon el spertoj de tradiciaj teamoj, kaj invitis al si fremdlandajn trejnistojn.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto