Vizitu Forumon

Ding Junhui rivalos kun Ronnie O'Sullivan

(GMT+08:00) 2009-06-25 16:05:36

Ĉi-semajnfine inaŭguriĝos Monda Snookera Ĉampionado, en kiu ĉina knabo Ding Junhui rivalos kun fama angla ludisto Ronnie O'Sullivan. Ilia matĉo estas la plej atentata en la unua raŭndo de tiu ĉi ĉampionado. Antaŭ nelonge en okulfrapa loko de la retpaĝaro de Monda Snookera Asocio aperis la artikolo Anfield Sonĝita, raportanta pri la ĉina ludisto Ding Junhui. La artikolo mencias, ke en tiu ĉi lundo Ding Junhui vizitis la anglan futbalan klubon Liverpolo, esperante inspiriĝi por ĉeesto al la baldaŭ venonta Monda Ĉampionado. La retpaĝaro samtempe publikigis lian foton, faritan antaŭ statuo de William Bill Shankly, legenda trejnisto de la futbala klubo Liverpolo. Antaŭ 5 jaroj Ding Junhui venis al Anglio kaj komencis profesian vivon. Li estas fano de la futbala klubo Liverpolo, kaj ofte vizitas ties futbalejon. Invitite de departemento de tiu ĉi klubo pri publikaj rilatoj, lunde Ding Junhui vizitis ĉefstabejon de tiu ĉi ruĝĉemiza teamo. La artikolo diras, ke ĉi-semajnfine tiu ĉi nova stelo rivalos kun la potenca ludisto Ronnie O'Sullivan en la Monda Ĉampionado; Ding Junhui unuafoje akiris kvalifikon por tiu ĉi ĉampionado, tial vizito al la futbala klubo helpis al li sin distri antaŭ la ĉampionado.

Ĉi-semajnfine en la angla urbo Sheffield inaŭguriĝos la Monda Snookera Ĉampionado. En la unua raŭndo Ding Junhui ludos kontraŭ la angla ludisto Ronnie O'Sullivan, kiu du-foje gajnis mondan ĉampionecon. Laŭ probablo, publikigita de britaj vet-kompanioj, la matĉo inter ili estas la plej atentata en la unua raŭndo de la ĉampionado, ĉar ambaŭ plej probable ĉampioniĝos. Sed marde la britaj ĵurnaloj La Suno kaj Sunday Mirror, kaj ĵurnaloj senpage disdonataj en metroo, publikigis la novaĵon, ke Ronnie O'Sullivan pretendis, ke oni faris fraŭdon en lotado de ludistoj por la ĉampionado tiel, ke li ludos kontraŭ Ding Junhui en la unua raŭndo. Ronnie O'Sullivan, honorita Raketo, estas rigardata kiel genio en la snooker-ludista rondo, tamen li ofte implikiĝas en ĝenaĵoj pro sia konduto disputata. La ĵurnalo La Suno opinias, ke lia parolo pri fraŭdo en la lotado probable ofendos altrangajn administrantojn. Posttagmeze de la 18-a, la Monda Snookera Asocio faris respondon rilate al la parolo de Ronnie O'Sullivan. Proparolanto de la asocio diris: "La rezulto estas cent-procente natura, ĉar tiam du televidaj prezidistoj de Brita Brodkasta Kompanio aleatore eltiris pilkojn en la lotado, kaj samtempe ĉeestis ankaŭ du revizoroj.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto