Vizitu Forumon

Sveda trejnistino kondukas ĉinan teamon (foto)

(GMT+08:00) 2009-06-25 16:05:36

Aprile en la ĉina meza urbo Wuhan, post kiam ĉina virina futbalteamo finis staĝon, kiu daŭris en 26 tagoj, sveda sinjorino mezstatura kun afabla mieno venis al la teamo. Ŝi estas Marika Domanski, nova ĉeftrejnisto de la ĉina teamo. Parolante pri tiu ĉi nova ĉefo, Han Duan, avanulo de la teamo, diris: "Ŝi estas afabla kaj memfida."

Sed en trejnado kaj matĉo Marika Domanski montras sin tre serioza kaj nefleksebla, eble ĝuste pro tio oni nomas ŝin diabla trejnisto. Ŝi servis kiel ĉeftrejnisto de la sveda virina futbalteamo en multaj jaroj, kaj pro tio ĉina fama futbalistino Sun Wen plurfoje kontaktis ŝin kaj havas profundan impreson pri ŝi. Sun Wen diris: "Ŝi ŝajnas tre modesta kaj milda, precipe en kutima vivo, tamen ŝi estas tre necedema pri sia ideo en trejnado kaj matĉo."

Marika Domanski komentis sin tiel: "Mi estas tre amika homo, sed ankaŭ mi ofte plendas precipe en matĉo, ĉar mi ĉiam esperas, ke miaj ludistoj golu. Mi havas mian propran manieron en la laboro. Ĝenerale mi estas tre milda."

Eble pro karakteriza afableco kaj aparta trejna maniero ŝi akiris grandan sukceson en la trejnista posteno. En la Monda Pokalo de 2003, sub ŝia kondukado la sveda virina teamo akiris subĉampionecon. Sendube la Ĉina Futbala Asocio invitis ŝin al la ĉina teamo stagna en kelkaj jaroj por ke ŝi konduku la teamon al progreso, precipe akiru bonan atingon en ĉi-jara Monda Pokalo kaj la Pekinaj Olimpikoj. Post la Monda Pokalo de 2003, Marika Domanski rezignis la oficon sur la posteno de ĉeftrejnisto de la sveda teamo, kaj komencis plezuran familian vivon. Parolante pri akcepto de la ĉina invito, ŝi diris: "Por mi tio estas granda defio kaj ankaŭ nova sperto. La kialo estas tre simpla, mi ŝatas futbalon, do mi deziras provi tiun ĉi oficon."

Marte la Ĉina Futbala Asocio subskribis kun ŝi kontrakton. Ŝi estas la unua fremdlanda ĉeftrejnisto kaj ankaŭ la unua trejnistino de la ĉina teamo. Kompare kun antaŭaj ĉeftrejnistoj de la teamo, estante virino ŝi havas la avantaĝon pli facile proksimiĝi al teamanoj, tamen estas ankaŭ malfacilo, la lingva problemo en komunikado. Ŝi diris, ke por ŝi la plej granda malfacilo estas komunikado en la ĉina lingvo, tamen interpretisto helpas ilin, kaj krome ili povas per gesto esprimi propran ideon.

Marika Domanski jam komencis lerni la ĉinan por bone komunikiĝi kun teamanoj. La Monda Pokalo de 2007 okazos septembre en Ĉinio. Laŭ lotuma rezulto la ĉina teamo troviĝas kune kun la dana, brazila kaj nov-zelanda en la sama grupo. Marika Domanski esprimis, ke la ĉina teamo celos enviciĝi inter la antaŭaj 4 lokoj. La 28-a de tiu ĉi monato la teamo komencos novan staĝon en Nankino.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto