Vizitu Forumon

Ĉina basketbala teamo diretas atenton al olimpikoj (foto)

(GMT+08:00) 2009-06-25 16:05:36

Basketbala finalo estas rigardata kiel unu el la plej mirindaj matĉoj en olimpikoj. La ĉina teamo, kiu posedas faman centran avanulon Yao Ming, servantan por la usona teamo Raketo, kaj enviciĝis inter la antaŭaj 8 lokoj de la Atenaj Olimpikoj, esperas akiri pli bonan atingon en la Pekinaj Olimpikoj.

La 13-an de aprilo la ĉina teamo komencis la unuan staĝon por la olimpikoj. Al ĝi ĉeestas 17 el 22 membroj de la teamo. La mankantoj estas Yao Ming, partoprenanta postsezonan konkurson de NBA, Yi Jianlian, ĉeestanta al elektado de novicoj de NBA, kaj Wang Zhizhi, akceptanta kuracadon en Usono, tamen Jonas Kazlauskas, ĉeftrejnisto de la ĉina teamo, ne timas pri ilia stato. Li diris: "Yao Ming kaj Yi Jianlian okupiĝas pri matĉoj, tial ili certe sin tenas en bona stato, kaj mi ne timas ankaŭ pri Wang Zhizhi, estante profesia ludisto li scias kiel fari."

En 2005 Ĉinio dungis la litovon Jonas Kazlauskas kiel ĉeftrejniston de la ĉina teamo por ke li gvidu la teamon al sukceso. En 1996 la litova teamo, gvidata de li, ĉampioniĝis en la Atlantaj Olimpikoj, pro tio li ĝuas grandan prestiĝon, kaj estas honorita kiel Eŭropa Trejnisto por la jaro 2000. La Ĉina Basketbala Asocio esperas, ke liaj scioj kaj spertoj helpos al la teamo akiri bonan atingon.

La staĝo komenciĝis en atletikejo sub radia suno. Jonas Kazlauskas opinias, ke kompare kun altnivelaj ligo-konkursoj, la ĉina ne estas sufiĉe intensa; se la ĉina teamo deziras akiri bonan atingon en la olimpikoj, unue oni devas intensigi la trejnon pri fizika forto. Li diris: "Estas konate, ke basketbala ludo ne estas simpla pilko-ĵetado, al ludistoj necesas forta korpo, rapido kaj saltkapablo, pro tio ni devas intensigi trejnon pri fizika forto en atletikejo. Niaj sportistoj devas memkonscie sin ekzerci en tiu fako, tamen ili ne tiel faras, do mi aldonas tiun ĉi trejnon dum la staĝo."

Li diris al raportisto, ke tiu ĉi staĝo daŭros ĝis oktobro, intertempe la teamo partoprenos 4-landan invitkonkurson kaj Stankovic-Pokalan Konkurson, kaj vizitos eŭropajn landojn kaj Usonon por matĉi kun fortaj teamoj.

Raportisto rimarkis, ke sub la gvidado de Arvydas Skrupskis, litova trejnisto de la ĉina teamo pri fizika forto, sportistoj ŝvite sin trejnis per diversaj aparatoj, tia trejnado celas altigi paŝrapidon, muskolan elastecon kaj artikan akordon de sportistoj. Arvydas Skrupskis emfazis normalecon de movoj, kaj postulis, ke ili praktiku diversajn movojn ne nur rapide, sed regule.

Arvydas Skrupskis opinias, ke ĉinaj sportistoj posedas bonajn naturajn kondiĉojn por basketbala ludo, tamen delonge en kluboj ili ne sufiĉe sin ekzercis pri fizika forto, tio ĝenos ilian progreson, tial trejnistoj plifortigos trejanon pri tiu ĉi fako.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto