Vizitu Forumon

Laureus-premio stimulas ĉinan gimnastikan teamon (foto)

(GMT+08:00) 2009-06-25 16:05:36

La 12-an de majo en Changsha, la ĉefurbo de Hunan-provinco, okazis ceremonio por la ĉina sporta premio Laureus de la jaro 2007. La ĉina virina gimnastika teamo estis honorata kiel la plej elstara teamo de la jaro, kaj gimnastika stelo Cheng Fei gajnis la premion por la sportistino de la jaro. Lu Shanzhen, estro de la ĉina virina gimnastika teamo, multe ĝojis pro tiu ĉi honoro. Li diris, ke la premio stimulas la teamon por akiri brilan atingon en 2008.

La ceremonio koincidis kun Tutlanda Gimnastika Konkurso. En la 7-a de majo la teamo atingis la urbon Foshan por la konkurso, okazinta de la 11-a ĝis la 13-a. Dum la konkurso Lu Shanzhen zorge observis prezentadon de ĉiuj teamanoj, ignorante okazaĵon ekster la konkursejo. Vespere de la 13-a post la unua duono de la virina finalo, kiam raportisto informis lin, ke la teamo kaj Cheng Fei estas premiitaj, li montris ĝojan rideton post mallonga surpriziĝo.

Akceptante intervjuon rilate al gajno de la premio, li diris: "Unue mi volas danki fanojn kaj personojn el diversaj rondoj pro ilia fervora subteno al la teamo. Pasintajare la teamo akiris grandpaŝan progreson, kaj ni alte taksas la honoron, ricevitan de la teamo. Estante estro de la teamo mi havas la deziron, ke niaj trejnistoj atingu la plej altan honoron, por kiu ĉiuj trejnistoj de la teamo klopodas de multaj jaroj. Pasintajare la teamo fine realigis tiun ĉi deziron en la Monda Ĉampionado, kaj pro tio ĉiuj sportistoj kaj trejnistoj de la teamo multe fieris. Sed tio ĉi jam pasis, kaj ni havas gravan taskon por atingi triumfon en la Pekinaj Olimpikoj."

Parolante pri gimnastika stelo Cheng Fei, li diris: "Ŝi meritas tiun ĉi premion. En la jaro 2005 ŝi gajnis la premion Laureus por la novico de la jaro, kaj ĉi-jare ŝi fine atingis la kulminon. La dufoja gajno reflektis ŝian progreson kaj ankaŭ kunan klopodon de ĉiuj trejnistoj kaj kolegoj de la teamo, kiuj helpis al ŝi atingi la sukceson. Mi volas diris, ke tio montris teaman spiriton, kaj la honoro apartenas al la teamo."

En la latina lingvo la vorto Laureus signifas laŭron kaj ankaŭ laŭreaton. La ĉina sporta premio Laureus estas donata ĉiujare al la plej elstaraj sportistoj kaj teamoj de la jaro.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto