Vizitu Forumon

Granda supereco de ĉinaj tablotenisistoj en Monda Ĉampionado (foto)

(GMT+08:00) 2009-06-25 16:05:36

La 27-an de majo en Zagrebo finiĝis la 49-a Monda Tablotenisa Individua Ĉampionado. Ĉinaj sportistoj montris grandan superecon kaj gajnis ĉiujn orajn kaj arĝentajn medalojn el entute 5 individuaj konkursoj.

La ĉampionado inaŭguriĝis en la 21-a de majo. Sportistoj el diversaj landoj kaj regionoj montris soifon al la ĉampionecoj, tamen ili tuj rimarkis, ke ili estas nur figurantoj, kaj la veraj protagonistoj apartenas al la ĉinoj. Rezulto de la ĉampionado atestis tion, ke ĉinaj sportistoj okupis finalojn de la 5 individuaj konkursoj, kaj montris sin tre fortaj. Delonge Ĉinio estas monde avangarda en tiu ĉi sporto, tamen tiel evidenta supereco de la ĉina teamo tre malofte aperis en la Monda Ĉampionado. Cai Zhenhua, vicprezidanto de la Ĉina Tablotenisa Asocio kaj konsilanto de la Internacia Tablotenisa Federacio, diris, ke la venko signas, ke la ĉina teamo jam troviĝas en la ora periodo. Antaŭ 26 jaroj la ĉina teamo atingis fabelan rekordon en la 36-a Monda Ĉampionado, okazinta en la tiama Jugoslavio. La teamo gajnis ĉiujn orajn kaj arĝentajn medalojn de 5 individuaj konkursoj kaj pokalojn de la virina kaj vira kolektivaj konkursoj. En la 90-aj jaroj la ĉina teamo travivis mallongan stagnon, kaj post senlaca klopodo en pli ol 10 jaroj ĝi denove renkontis la oran periodon.

Kontraste kun elstara ludo de ĉinoj, eŭropaj sportistoj troviĝis en evidenta malsupereco. En la pasintaj pli ol 10 jaroj eŭropaj sportistoj estis ĉefaj rivaloj de la ĉina teamo en viraj ludoj. Sed en ĉi-foja ĉampionado ili eĉ ne povis akiri kvalifikon por individuaj duonfinaloj. Aŭstria sportisto Schlager Werner, kiu gajnis ĉampionecon de la vira solludo en la Monda Ĉampionado de 2003, estis eliminata en la unua raŭndo. Poste ankaŭ rusa sportisto Samsonov Vladimir kaj germano Boll Timo estis venkataj de ĉina kaj sudkorea sportistoj. Oni ĝenerale opinias, ke antaŭe eŭropaj sportistoj estis ĉefaj rivaloj de la ĉina teamo en viraj ludoj, tamen en la pasintaj 10 jaroj ili ne progresis teknike, dum la ĉina teamo senĉese inventis teknikon.

Sinjoro Adham Sharara, prezidanto de la Internacia Tablotenisa Federacio, opinias, ke stagno de la eŭropaj teamoj estas ne hazarda; Ĉinio havas 3 avantaĝojn, kiujn ne posedas eŭropaj landoj, nome, ke Ĉinio atentas tiun ĉi sporton, posedas eminentajn trejnistojn, kaj havas konkuran medion kun altnivelaj sportistoj; tiuj ĉi faktoroj decidis, ke la ĉina teamo estas la plej potenca en la mondo, kaj plej probable gajnos ĉiun el 4 oraj medaloj de la tablotenisa konkurso en la Pekinaj Olimpikoj.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto