Vizitu Forumon

Ĉina bazpilka teamo lernas de Japanio (foto)

(GMT+08:00) 2009-06-25 16:05:36
Ĉinio kaj Japanio estas sportaj potencoj en Azio. Delonge amikeca konkurado inter la du landoj estas la ĉefa temo por la azia sportista rondo. Kiel najbaroj la du landoj havas tradicion en sporta interfluo. Japanio estas avangarda en virina flugpilko kaj sinkrona naĝo, pro tio japanaj trejnistoj helpas kaj gvidas ĉinajn teamojn, dum Ĉinio havas superecon en kungfuo kaj tabloteniso, kaj donis helpojn al Japanio en tiuj ĉi sportoj.

En la lastaj jaroj Japana Profesia Bazpilka Asocio donis al ĉinaj samprofesianoj grandan helpon en tekniko, kapitalo kaj sperto, kaj faris kontribuon por disvolvo de tiu ĉi sporto en Ĉinio. En la jaro 2002 Ĉinio komencis provi ligkonkurson de profesia bazpilko, tamen pro nepopulareco de tiu ĉi sporto en Ĉinio, la ĉina teamo ĉiam sin trovas post la japana, sudkorea kaj tiu de la ĉina Taibei. En la jaro 2003 la ĉina teamo atingis sukceson en sia historio. Ĝi okupis la 3-an lokon en la 23-a Azia Ĉampionado.

Por rapide altigi sian nivelon, la ĉina bazpilkista rondo vigle lernas de Japanio funkciigon de ligkonkurso, taktikon kaj teknikon. Japanio, la bazpilka giganto, donis al Ĉinio grandajn helpon kaj subtenon rilate al tiu ĉi ludo. De la jaro 2002 la ĉina nacia teamo kaj profesiaj teamoj ĉiujare vizitas Japanion por akcepti trejnon kaj matĉi kun japanaj teamoj. Profesiaj teamoj de la du landoj tenas kompaktan kunlaboron. En la ĉina ligkonkurso japanaj profesiaj teamoj sendas trejnistojn kaj ludistojn al Ĉinio por liveri teknikan helpon al ĉinaj teamoj.

La teamo Leono de Tianjin estas forta en la ĉina ligkonkurso. Ĉi-jare ĝi invitis al si sinjoron Kosuke Matsuoka de la japana teamo Jokohama Besutazu por ekzerci ludistojn en defendo. Jiao Yi, ĉeftrejnisto de la teamo Leono, diris: "Sinjoro Kosuke Matsuoka alportis al la teamo novan koncepton en trejnado."

Krom la kunlaboro inter la ĉina teamo Leono kaj la japana Jokohama Besutazu, preskaŭ ĉiuj ĉinaj teamoj havas sian partneron en Japanio. Ĉiujare japanaj teamoj invitas la ĉinajn al Japanio por trejno kaj konkurso. Sekve de tio ĉinaj teamoj multe progresis.

Japanio donis monhelpon al la ĉina ligkonkurso. Japanaj entreprenoj sponsoras la ĉinan ligkonkurson ekde ĝia komenco. Ĉi-jare la japanaj kompanioj Canon kaj Mizuno estas sponsoroj de la ĉina ligkonkurso, kaj ankaŭ aliaj kompanioj liveras monhelpon al ĉinaj teamoj. Krome la Ĉina Bazpilka Merkatada Korporacio sub la japana kompanio Softbanko respondecas pri diskonigo kaj funkciigo de la ĉina ligkonkurso kaj interaktiveco de fanoj.

Kunlaboro inter la ĉina kaj japana bazpilkistaj rondoj estas ampleksa, kaj disvolviĝas pli profunde. Sinjoro Kazuo Hasegawa, direktoro de la Serva Buroo de la Japana Profesia Bazpilka Asocio, diris: "La nuna kunlaboro inter ĉinaj kaj japanaj teamoj restas teknika, tamen post la Pekinaj Olimpikoj ni konsideros diskuti pri pli ampleksa kunlaboro."

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto