Vizitu Forumon

Kunlaboro inter Hongkong kaj landinterno en sporto (foto)

(GMT+08:00) 2009-06-25 16:05:36

Depost la reveno al la patrujo, Hongkong vigle serĉas interfluon kaj kunlaboron kun la ĉina landinterno en sporto, eduko, publika sano, financo kaj aliaj kampoj. Post 10-jara disvolviĝo en Hongkong diversaj sektoroj, inkluzive de sporto, siagrade progresis. Sinjoro Timothy Fok, la filo de la forpasinta legenda komercisto Fok Yin Tung, estas prezidanto de la Hongkong-a Olimpika Komitato de Ĉinio. Parolante pri la disvolviĝo de hongkong-a sporto li diris: "Antaŭ la hongkong-a reveno al la patrujo, ni atentis nur iujn sportojn tradiciajn por Britio, ekzemple kriketon kaj rugbeon, tamen post la reveno rapide disvolviĝas diversaj sportoj, precipe tiuj tradiciaj por la landinterno. Niaj sportistoj havas pli da ŝancoj partopreni diversajn konkursojn, ekzemple la ĉinan Tutlandan Sportkunvenon. Sukceso de landinternaj sportistoj inspiris hongkong-ajn samprofesiulojn. Ili konsciis, ke ankaŭ ili povos atingi sukceson, se ili penos. Antaŭe multaj lernejoj kaj gepatroj opiniis, ke sportado ĝenas lernadon de infanoj.

Post la reveno Hongkong multe pregresis en sporto. Sportistino Lee Lai Shan atingis ĉampionecon de la velada konkurso en olimpikoj, kaj biciklisto Huang Jinbao kelkfoje sukcesis en mondaj konkursoj. Krome Hongkong estas forta en tabloteniso kaj volano. Hongkong-aj sportistoj gajnis 6 orajn medalojn en la Azia Sportkunveno de 2006. Ili gajnis laŭdon de diversaj rondoj pro la sukceso. Sportaj profesiuloj konfesis, ke la sukceso rilatas al kompaktaj interfluo kaj kunlaboro inter Hongkong kaj la landinterno. Multaj sportistoj estas trejnataj en la landinterno. Sinjoro Pang Chung, volontula ĝenerala sekretario de la Hongkong-a Olimpika Komitato, diris al raportisto: "De la 50-aj jaroj de la lasta jarcento, niaj teamoj pri biciklado, tabloteniso, volano, kaj iam ankaŭ atletoj kaj naĝistoj akceptas trejnon kaj partoprenas konkursojn en la landinterno. En la landinterno sportistoj pri skermado, pafado kaj aliaj fakoj jam atingis mondan nivelon, tial niaj sportistoj lernas de ili." Krome Hongkong varbis eminentajn sportistojn de la landinterno por ke ili partoprenu internaciajn konkursojn reprezentante la ĉinan Hongkong-on. Ĉinio estas potenca en tabloteniso kaj volano, kaj en la landinterno estas granda nombro da eminentaj sportistoj, tamen multaj ne havas la ŝancon aliĝi al la nacia teamo. Chen Zhicai, ĉeftrejnisto de la hongkong-a volana teamo, diris: "Tiu ĉi maniero favoras sportistojn kaj ankaŭ teamojn, ĉar sportistoj povas plilongigi la profesian vivon, kaj hongkong-aj teamoj povas lerni de ili avargardan teknikon."

Hongkong estas unu el partneraj urboj de la Pekinaj Olimpikoj. Tie okazos la olimpika ĉevalkonkurso. Hongkong-aj sportistoj direktas sian atenton al la olimpikoj, ĉar ankaŭ ili ĝuos favoron de la gastiganto.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto