Vizitu Forumon

Ĉinaj atletoj sin provis en Monda Ĉampionado (foto)

(GMT+08:00) 2009-06-25 16:11:21

La 11-a Monda Atletika Ĉampionado finiĝis la 2-an de septembro en la japana urbo Osako. La ĉina teamo per la gajno de ora, arĝenta kaj kupra medaloj okupis la 10-an lokon. Ĉu tiu ĉi rezulto atingis la difinitan celon? Ĉu la ĉampionado helpas al la ĉina teamo sin prepari por la Pekinaj Olimpikoj? Atletika konkurso estas la plej granda parto de olimpikoj. La 11-a Monda Atletika Ĉampionado estis la lasta ŝanco por ke diverslokaj atletoj plene sin ekzercu kaj provu antaŭ la Pekinaj Olimpikoj, kaj ĝuste pro tio ĝi altiris al si 2 003 sportistojn el 203 landoj kaj regionoj. Ĉinio sendis 57 sportistojn por 25 konkursobjektoj de la ĉampionado.

Ĉina atleto Liu Xiang akiris la oran medalon de la vira 110-metra hurdokurado. Tio estas la unua ormedalo gajnita de ĉina vira sportisto en Monda Ĉampionado kaj ankaŭ estas la ununura ormedalo por Azio en la 11-a Monda Atletika Ĉampionado. Li ankaŭ atingis la grandan ŝlemon de ĉampionecoj el olimpikoj, ĝenerala finalo de Grandpremia Konkurso de IAAF (Internacia Asocio de Atletikaj Federacioj) kaj la Monda Ĉampionado.

Kiel la ĉina atletika gvidanto Liu Xiang per la rezulto de 12,91 sekundoj ripetis la mondan rekordon kaj akiris la ĉampionecon de la vira 110-metra hurdokurado en la Atenaj Olimpikoj. Du jarojn poste en Laŭzano li per la rezulto de 12,88 sekundoj rompis la mondan rekordon. Atinginte la grandan ŝlemon Liu Xiang strebas por ĉampioneco de la Pekinaj Olimpikoj. Akceptante intervjuon li diris: "Ĉeesto al olimpikoj estas revo por ĉiuj sportistoj, kaj mi havos grandan honoron partopreni olimpikojn en mia patrolando."

Ĉina sportistino Zhou Chunxiu akiris arĝentan medalon de la virina maratono en la ĉampionado, tamen ŝi ne estas kontenta pri la rezulto. Ŝi diris: "Estas bedaŭrinde, ke mi ne povis atingi la ĉampionecon pro vundo kaj vetero. Mi okupis la duan lokon, tamen iuj eminentaj sportistinoj ne venis al Osako, tial mi devas strebi plu. Dum la venontajaraj olimpikoj en Pekino la vetero estos pli varma ol tiu en Osako, kaj pro tio mi spertos grandan provon en la olimpikoj."

En la ĉampionado evidentiĝis multaj nesufiĉecoj de ĉinaj sportistoj. Ekzemple rezultoj, atingitaj de ĉinaj sportistoj en la vira kaj virina 20-kilometraj piediradoj, virina stangosalto kaj vira trisaltado, estas multe pli malaltaj ol tiuj en la ekzercado. La kaŭzo kuŝas en tio, ke tiuj ĉi sportistoj ne povis adaptiĝi al nova cirkonstanco. La ĉina teamo estis potenca en mezlonga kurado. Antaŭ 14 jaroj ĉinaj sportistinoj Wang Junxia, Qu Yunxia kaj Liu Dong akiris tri orajn medalojn el la mezlonga kurado de la Monda Ĉampionado en Stutgarto, kaj antaŭ 3 jaroj Xing Huina akiris la oran medalon de la virina 10000-metra kurado en la Atenaj Olimpikoj. Sed pro eksiĝo de eminentaj sportistinoj kaj malprogreso de Xing Huina kaj Sun Yingjie neniu ĉina sportistino partoprenis la mezlongan kuradon en Osako.

Feng Shuyong, ĉeftrejnisto de la ĉina atletika teamo, diris: "Ni akiris 3 medalojn, kaj la rezulto superis tiun en la lasta Monda Ĉampionado, tamen ni ne estas kontenta, kaj la tasko sur ni estas tre peza. Ni devas strebadi plu, se ni deziras atingi bonan rezulton en la Pekinaj Olimpikoj."

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto