Vizitu Forumon

Riĉa rikolto de ĉina teamo en Monda Ĉampionado (foto)

(GMT+08:00) 2009-06-25 16:11:21

Vespere de la 9-a de septembro en Stutgarto finiĝis la 40-a Monda Gimnastika Ĉampionado. La ĉina teamo gajnis 5 el 14 oraj medaloj de tiu ĉi ĉampionado kaj okupis la 1-an lokon laŭ la nombro de gajnitaj medaloj superante la usonan teamon per la pligajno de arĝenta medalo. Al la ĉampionado Ĉinio sendis teamon konsistantan el veteranoj kaj novicoj. Junaj sportistoj, kiuj unuafoje partoprenis mondan konkurson, spertis provon, tamen ili ne povis montris kontentigan ludon. Ĉinaj sportistoj akiri nur 3 orajn medalojn en entute 10 individuaj konkursoj.

La 6-an de septembro en la finalo de la vira teama konkurso la ĉina teamo per la atingo de 281,9 poentoj venkis la japanan kaj sinsekve triafoje atingis la ĉampionecon. En la antaŭfinala konkurso la ĉina teamo per la atingo de 374,275 poentoj okupis la 1-an lokon, tamen tio ne povis garantii la finan venkon, ĉar ĉinaj sportistoj estis relative malfortaj en 6 individuaj konkursoj, precipe en la libera gimnastiko kaj reko, kompare kun japanaj sportistoj. Sed poste la ĉina teamo per tre bona ludo superis la japanan.

La 7-an en la finalo de la vira individua konkurso ĉinaj sportistoj Yang Wei faris misludon en la lasta konkursobjekto, tamen pro sia perfekta ludo en antaŭaj 5 konkursobjektoj li per la rezulto de 93,675 poentoj sinsekve duafoje akiris la ĉampionecon.

La 8-an en la unuaj 5 individuaj konkursoj la ĉina teamo montris grandan superecon. Ĉinaj sportistoj Xiao Qin, Chen Yibing kaj Cheng Fei gajnis oran medalon respektive en malsamaj konkursoj. Estas menciinde, ke Xiao Qin sinsekve triafoje akiris la oran medalon el ĉevalado en la Monda Ĉampionado, kaj Chen Yibing sinsekve duafoje sukcesis en la konkurso de duringado. Ili fortigis superecon de la ĉina teamo en tiuj ĉi du konkursobjektoj. La sukceso de Cheng Fei en saltoĉevalo ekzaltis la ĉinan teamon. Nordkorea sportistino sukcese imitis du movojn de Cheng Fei kaj akiris 15,812 poentojn. Fronte al granda premo Cheng Fei per perfekta ludo detruis ŝian revon kaj sinsekve triafoje sukcesis en la Monda Ĉampionado. Venontajare la ĉina teamo renkontos grandan defion en la Pekinaj Olimpikoj, tial ĉinaj sportistoj devas rapide malgrandigi la nesufiĉecon en iuj individuaj konkursobjektoj.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto