Vizitu Forumon

Cao Lei gajnis du ormedalojn en Monda Pezlevada Ĉampionado (foto)

(GMT+08:00) 2009-06-25 16:42:53

Posttagmeze de la 25-a de septembro en la tajlanda urbo ChiangMai okazis finalo de la virina 75-kilograma kategorio kadre de la Monda Pezlevada Ĉampionado. Ĉina sportistino Cao Lei gajnis oran medalon de la dumana puŝo per la atingo de 158 kilogramoj kaj tiun de la totala rezulto per 286 kilogramoj. Ŝi gajnis samtempe ankaŭ arĝentan medalon de la ŝirlevo per 128 kilogramoj, dum la rusa sportistino Natalia Zabolotnaya gajnis la oran medalon kaj rompis la mondan rekordon, posedatan de ŝi, per 131 kilogramoj.

Unue okazis la ŝirlevado. Cao Lei deklaris 121 kilogramojn por la unua provo kaj sukcese levis tiun ĉi pezon, dum la rusa sportistino Natalia Zabolotnaya facile levis la pezon de 124 kilogramoj. En la dua provo Cao Lei levis la pezon 125 kilogramoj, dum Natalia Zabolotnaya aldonis la pezon ĝis 127 kilogramoj kaj sukcese levis ĝin. Poste Cao Lei deklaris 128 kilogramojn por la lasta provo. Tiu ĉi pezo por ŝi estas la plej bona atingo en kutima ekzercado, tamen ŝi sukcesis, kaj la fina rezulto restis je 128 kilogramoj. Natalia Zabolotnaya postulis 131 kilogramojn, tiu ĉi pezo jam superis la mondan rekordon je 1 kilogramo. Ŝi sukcese levis tiun ĉi pezon kaj rompis la mondan rekordon. Cao Lei gajnis la arĝentan medalon. Alia rusa sportistino Nadezda Evstyukhina sukcesis en la pezo de 128 kilogramoj, tamen ŝi okupis la 3-an lokon pro pli peza korpo.

Sekve okazis la dumana puŝado. La rivalado restis inter Cao Lei kaj la du rusoj. La du lastaj komencis per 150 kilogramoj, kaj ambaŭ sukcesis. Cao Lei deklaris 153 kilogramojn kaj tre facile levis tiun ĉi pezon. Natalia Zabolotnaya deklaris 156 kilogramojn por la dua provo, tamen ŝi ne sukcesis eĉ en la lasta provo, kaj pro tio ŝi perdis la ŝancon konkuri por la ora medalo. La konkuro daŭris inter Cao Lei kaj Nadezda Evstyukhina. Cao Lei postulis 158 kilogramojn por la dua provo. Tiu ĉi pezo atingis la mondan rekordon. Streĉinte la forton Cao Lei sukcese levis tiun ĉi pezon. Nadezda Evstyukhina postulis la saman pezon por la dua provo, tamen ŝi ne sukcesis en tiu ĉi levo. Poste ŝi provis la pezon de 159 kilogramoj kun la intenco rompi la mondan rekordon, tamen ŝi ne sukcesis, kaj pro tio ŝia rezulto restis je 150 kilogramoj. Tiam Cao Lei jam atingis ĉampionecon de la dumana puŝo kaj tiun de la totala rezulto de la 75-kilograma kategorio, sed ŝi ne volis forlasi la lastan levon. Ŝi postulis 160 kilogramojn kaj intencis rompi la mondan rekordon, tamen ŝi ne sukcesis.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto