Vizitu Forumon

Virina futbalado disvolviĝas en diversaj landoj (foto)

(GMT+08:00) 2009-06-25 16:42:53

Depost la establiĝo de la Virina Futbala Mondpokalo en 1991, tiu ĉi sporto rapide disvolviĝas en diversaj landoj. Antaŭ nelonge en Ŝanhaĵo finiĝis la Virina Futbala Mondpokalo. Vervaj matĉoj inter 16 teamoj atestis viglecon de tiu ĉi sporto.

La usona teamo, kiu du-foje ĉampioniĝis, spertis malfacilon en ĉi-foja mondpokalo. En la unua matĉo ĝi ludis kontraŭ la nordkorea teamo konsistanta el junaj ludistoj kun la averaĝa aĝo de 21 jaroj, la lasta egale dividis la matĉon kun ĝi. Poste la usona teamo tre malfacile venkis la niĝerian per unu golo. En la duonfinalo la usona estis venkita de la brazila kaj perdis la ŝancon akiri la ĉampionecon. Sperto de la usona teamo atestas rapidan disvolviĝon de la virina futbalado kaj potenciĝon de novaj fortoj.

La usona teamo spertis grandan defion en ĉi-foja mondpokalo, tamen sinjoro Greg Ryan, ĉeftrejnisto de la teamo, opinias, ke tio estas utila por la teamo. Li komentis, ke potenciĝo de pluraj teamoj spegulas ĝeneralan tendencon de tiu ĉi sporto en la mondo; la germana okupas la unuan lokon anstataŭ la usona. Li admiris la anglan teamon, "La angla estas tre potenca. En la matĉo kun la germana ĝi montris la eminentecon. Ankaŭ la niĝeria profunde impresis min. Ili ludis tre bone kaj montris altan lertecon. Ĉiuj teamoj, partoprenantaj la mondpokalon, surprizis min pro la rapida progreso."

Niĝeria teamo, la afrika ĉampiono, ĉi-foje ne povis akiri la kvalifikon por la dua fazo de la mondpokalo, tamen matĉante kun la usona, sveda kaj nordkorea ĝi ne troviĝis en malsupereco. Ntiero Effiom, ĉeftrejnisto de la niĝeria teamo, diris, ke la Afrika Ĉampionado senprecedence vigligis la virinan futbaladon en Afriko kaj multe altigis la lertecon de ludistoj, tamen kompare kun Eŭropo, al Afriko mankas kompleta trejnsistemo de junaj ludistoj kaj perfekta mekanismo de ligkonkursoj.

Ankaŭ la angla, brazila, japana, nordkorea kaj aŭstralia montris rapidan progreson. La brazila teamo altigis la spekteblecon de la virina futbalado al senprecedenca alteco per mirinda lerteco kaj atakema ludmaniero. La germana montris sian eminentecon matĉante kun aliaj teamoj. Ĝi fine ĉampioniĝis en la mondpokalo gajninte ĉiujn matĉojn per 21 goloj kaj neniu pilkperdo. Ĝi estas la unua teamo de la mondo, kiu sinsekve du-foje atingis la ĉampionecon en la mondpokalo.

Laŭ statistiko de la Internacia Federacio de Futbalaj Asocioj, en la mondo pli ol 40 milionoj da virinoj praktikas futbalon. De tio oni rimarkis, ke la plano pri disvastigo de la virina futbalado, iniciatita de la Internacia Federacio de Futbalaj Asocioj, estas bone efektivigata kaj tiu ĉi ludo rapide disvolviĝas en la mondo. Joseph S. Blatter, prezidanto de la Internacia Federacio de Futbalaj Asocioj, diris, ke la federacio klopodos plu por ke pli da teamoj partoprenu la mondpokalon kaj pli da infanoj ludu futbalon.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto