Vizitu Forumon

Marco Fu akiris unuan titolon el profesiranga konkurso (foto)

(GMT+08:00) 2009-06-25 16:42:53

La 22-an de oktobro en Aberdeen, Skotlando, finiĝis grendpremia snookerkonkuro. En la finalo Marco Fu el ĉina Hongkong venkis la anglan ludiston Ronnie O'Sullivan per 9 kontraŭ 6 post intensa rivalado kaj gajnis la unuan titolon el profesiranga konkurso.

En la pasintaj du jaroj, Ronnie O'Sullivan sinsekve tri-foje atingis la finalon de majstropokala konkurso kaj du-foje ĉampioniĝis. Krome, li trifoje akiris ĉampionecon en la supera ligokonkurso. Sed li ne estis tiel bonŝanca en profesiranga konkurso. Marte de la jaro 2005 li ĉampioniĝis en la nord-irlanda majstropokala konkurso, tamen en la postaj almenaŭ 30 monatoj li akiris neniun ĉampionecon en la profesiranga konkurso.

En la jaro 1998 Marco Fu atingis finalon de grandpremia konkurso, tamen li estis venkita de Stephen Lee en la finalo. Poste Marco Fu neniam kvalifikiĝis al finalo de la profesiranga konkurso. Grandpremia konkurso estas rigardata kiel la lulilo de la unua ĉampioneco de multaj ludistoj.

Komence de la 1-a partio de la finalo, Marco Fu sinsekve akiris 78 poentojn. Ronnie O'Sullivan ricevis kelkajn lud-ŝancojn, tamen li akiris nur 21 poentojn. Poste Marco Fu enpoŝigis ĉiujn restajn globojn kaj gajnis la 1-an partion per 100 kontraŭ 21. En tiu ĉi partio Marco Fu akiris 74 poentojn per unu lud-ŝanco. Poste la du ludistoj intense rivalis por krei pli bonan rezulton. En la 2-a partio Ronnie O'Sullivan akiris 85 poentojn enpoŝiginte ĉiujn restajn globojn per unu ludo-ŝanco kaj egaligis la matĉon. En la 3-a partio Marco Fu sinsekve akiris 110 poentojn kaj refoje antaŭiĝis en la matĉo. Poste li gajnis la 4-an partion.

La matĉo rekomenciĝis post mallonga paŭzo. Ronnie O'Sullivan nuligis Marco Fu en du partioj respektive per sinsekvaj gajnoj de 127 kaj 75 poentoj kaj egaligis la matĉon. Komence de la 7-a partio Marco Fu akiris 33 poentojn, tamen poste Ronnie O'Sullivan superis lin per la sinsekva gajno de 40 poentoj kaj gajnis tiun ĉi partion. Ronnie O'Sullivan antaŭiĝis post sinsekva gajno de tri partioj. La unua duono de la matĉo finiĝis.

Kelkajn horojn poste la matĉo rekomenciĝis. Ronnie O'Sullivan gajnis la 8-an partion per 67:5 kaj antaŭiĝis al Marco Fu per la supereco de du partioj. Same kiel Ronnie O'Sullivan en la unua duono de la matĉo, Marco Fu sinsekve gajnis du partiojn respektive per 99:0 kaj 95:0. La matĉo refoje estis egala.

Poste Marco Fu ludis pli bone. Li gajnis la 11-an partion per la gajno de 117 poentoj kaj refoje antaŭiĝis al Ronnie O'Sullivan. En la 12-a partio li akiris 88 poentojn per du lud-ŝancoj. Lia supereco atingis du partiojn.

La venko ŝajnis pli proksima al Ronnie O'Sullivan. Komence de la 13-a partio Marco Fu akiris 44 poentojn, tamen li estis superita de Ronnie O'Sullivan, kiu sinsekve akiris 65 poentojn kaj gajnis tiun ĉi partion. En simila maniero Marco Fu gajnis la 14-an partion kaj atingis la matĉo-punkton. Marco Fu ludis pli kuraĝe kaj memfide kaj gajnis la lastan partion. Li akiris la unuan ĉampionecon el profesiranga konkurso venkinte Ronnie O'Sullivan per 9:6.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto