Vizitu Forumon

Fama ĉina goisto Gu Li

(GMT+08:00) 2009-06-25 16:42:42

Goo estas ludo inter du personoj, unu disponanta 181 nigrajn globetojn, dum la alia 180 blankajn, sur tabulo kun 361 krucpunktoj kaj estas nomata Weiqi (vejĉi) en Ĉinio.

Gu Li estas kondukanto de la ĉina goteamo. La 7-an de julio, 2008, en Tokio okazis la finalo de gokonkurso de la pokalo Fujitsu. Gu Li venkis korearespublikan ludiston Lee Chang Ho kaj gajnis la ĉampionecon. Li estas la unua ĉina goisto, kiu ĉampioniĝis en la tri plej influhavaj gokonkursoj de la mondo.

Gu Li estas 25-jara. Li naskiĝis en la ĉina sudokcidenta municipo Chongqing kaj lernis goon influite de la patro Gu Jushan, amatoro de goo. La patro komencis kulturi lian intereson en goludo, kiam li estis nur 5-jara. Sinjorino Zhang Zhongxun, la patrino de Gu Li, diris al raportisto: "Lia patro estis ambicia kaj tre aspiris sukcesi en iu kampo, tamen tio estis tre malfacile realigebla tiam, kaj pro tio li metis la esperon sur la filon kaj komencis instrui goon al li."

Gu Li bone komprenis penson de la patro. Li diris: "Mi eklernis goon ĉefe pro la influo de mia patro. Li diris al mi, ke goo povas disvolvi la intelektan kapablon. Li intencis trejni min pintklasa goisto. Nun goludo jam fariĝis la neforlasebla parto en mia vivo."

Gu Li vizitis goakademion de la municipo Chongqing 3-foje en ĉiu semajno por la lernado. En iu periodo la instruisto, kiu gvidis la lernadon de Gu Li, kondukis teamon al alia loko por konkurso, kaj pro tio Gu Li ŝtele vizitadis salonon de videoludo. La gepatroj preskaŭ havis la ideon ĉesigi lian go-lernadon pro lia inklino al videoludo. La patrino diris al la raportisto: "Tiam mi kaj lia patro faris la diskuton, ĉu rezigni aŭ daŭrigi lian lernadon. Demandite, Gu Li ploris kaj esprimis la deziron daŭrigi la lernadon. Li serioze promesis al ni, ke li koncentru sin al la lernado."

Gu Li diligente lernis goon kaj rapide progresis. En la postaj ĉirkaŭ tri jaroj li estis promociata de la komenca grado de amatora goisto ĝis la 7-a grado.

Yang Yi, prezidanto de la goakademio de Chongqing, estas tre grava por la goista kariero de Gu Li. Li trovis, ke Gu Li estas inteligenta multe pli ol aliaj infanoj, kiam Gu Li estis tre juna. Li diris: "Mi faris zorgan observadon kaj trovis, ke lia penso estas tre vigla. Mi donis al li taskon, kaj li rapide plenumis ĝin, krome li havas viglan menson kaj estas tre atakema en goludo. Ĉio ĉi montris, ke li estas promesplena talentulo. Mi donis al li multajn ŝancojn por plene elvolvi lian talenton."

Pro la diligenta lernado li rapide progresis. Li gajnis ĉampionecon el multaj konkursoj. La 21-an de aprilo, 2006, li ĉampioniĝis en la 10-a monda gokonkurso de la pokalo LG. Tio estas la unua titolo, ricevita de li el monda konkurso. La 25-an de marto, 2007, li kroniĝis en la 6-a monda profesia gokonkurso de la pokalo Chunlan, venkinte alian ĉinan ludiston Chang Hao. Kiam li atendis sukceson el alia monda konkurso, lia patro, kiu akompanis lin sur la goista vojo en pli ol 20 jaroj, forpasis. Tio estis tre granda bato al li, kaj pro tio li deprimiĝis.

Ĉiumonate la patrino iris al Pekino por akompani lin dum kelkaj tagoj. Pro la patrina amo Gu Li revenis al normala animstato kaj estis pli aplomba al matĉoj. Li diris: "En la festeno post mia ĉampioniĝo en la 10-a monda gokonkurso de la pokalo LG mia patro diris al mi, ke mi gajnu ĉampionon el pli da mondaj konkursoj, kaj li estos kontenta ĝis la morto. Tamen li forpasis, kiam mi gajnis ĉampionecon el nur du mondaj konkursoj. Mi klopodos plu por konsoli lian animon."

En la jaro 2006 Gu Li estis premiata de la municipo Chongqing pro lia gloro al la hejmloko, kaj ĉi-jare li estis elektata kiel stafeto de la olimpika torĉo en la municipo Chongqing.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto