Vizitu Forumon

Pri Amo en Somero, la muzikalbumo de Han Xue

(GMT+08:00) 2009-06-25 16:44:30

Aspekte serena, okule kristala, ridmiene gracia, kantante delikata, la kantistino ja estas Han Xue. En la vintro de 2004, kun vigla neĝado, alŝvebis Neĝoŝvebo --- la unua muzikalbumo de Han Xue. La implicitaj kantoj en la muzikalbumo eligas signifoplenan kaj belbrilan etoson kaj tial estas ŝatataj de kantofanoj. En la frusomero de 2006 Han Xue eldonis alian muzikalbumon Amo en Somero. Ĉi-foje ŝi demetis la neĝan belbrilon, sed per helgajaj kaj viglaj kantoj komunikis someran elanon kaj romantikan etoson. En la hodiaŭa programero mi konigos al vi Amon en Somero, la duan muzikalbumon de Han Xue.

Vi nun aŭdas la kanton Bambuara Vento, kiu estas la ĉefa kanto el la muzikalbumo Amo en Somero. La stilo de la kanto estas freŝa kaj helgaja, kaj la voĉo estas natura kaj dolĉa, kvazaŭ zefiro, kiu navedas inter bambuaro

En la kanto oni recitas: "Bambuara vento navedas en sunbrilo. Mi komprenas vian serenecon, kiam vi karesas min. Bambuara vento ŝvebas en la aero kaj prikantas denovan renkontiĝon de geamantoj disigitaj. Bambuara vento estas la ĉielo de mia amo."

En la muzikalbumo oni kolektas 10 kantojn. Kun la freŝa kaj movema fundamento-tonalo kaj kun la flua kaj bela melodio la kantoj enfandas valson, popol-rokon, Bosanova-n kaj aliajn modajn elementojn. Han Xue diris, ke la kantoj en la muzikalbumo estas ekstraktitaj el preskaŭ cent kantoj kaj tial ŝi ege amas ĉiun kanton el la elektitaj. Ŝi diris:

"La muzika kompanio donas al mi grandan liberon kaj plene respektas mian elektadon, tial ĉiujn kantojn en la muzikalbumo mi mem elektas, kaj ĉiujn mi tre ŝatas."

Nun vi aŭskultas la popolrokon Somera Posttagmezo. En la melodio vigla, romantika kaj ekzotisma, ni povas ĝui malstreĉecon kaj agrablecon de frusomera posttagmezo.

En la muzikalbumo Amo en Somero, krom la kantoj kun helbrila kaj rapida ritmo, kolektiĝas ankaŭ la adaĝaj kaj lirikaj kantoj, en kiuj Han Xue estas tre forta. La rapidritmaj kantoj havas la mar-bluan guston, kiu portas malvarmeton al somera varmo; sed la malrapidritmaj havas lakteŝajnan delikatecon, kiu eligas ravan ĉarmon. Nun bonvolu aŭskulti la ĉefan kanton Liriko de Unu Homo. Per sia voĉo milda kaj sentimentala Han Xue prezentas ĉagrenon pri la pasinta amo.

La kanto sonas: "En la malplena ĉambro la milda melodio denove min rememorigas al vi. Liriko de unu homo estas nur kun la aero. Sen vi apude, mi enspiras glaciecan aeron kaj preskaŭ sufokiĝas."

Kompare kun la muzikalbumo Neĝoŝvebo, en la regado de la voĉo kaj la interpretado de la sento la muzikalbumo Amo en Somero montriĝas pli nuanca kaj preciza. En ŝia kantado troviĝas dolĉo kun melankolio, sereneco kun forto kaj senokupeco kun romantikismo. Iu retamiko komentis, ke en la kantoj de Han Xue oni povas senti mondon bunta. Ankaŭ Han Xue opinias, ke kompare kun ŝia unua muzikalbumo la nova muzikalbumo estas pli progresa kaj pli matura, precipe en la interpretado de la sento. Ŝi diris:

"Farado de tiu ĉi muzikalbumo iris glate, ĉar mi trovis multon, kio apartenas al mi mem, kaj sekve mi kantis ilin tre nature."

Nun ni aŭskultu alian kanton Soleca Flugbileto. Per la melankolia kaj penetriva voĉo Han Xue malkaŝas enkoran perdon kaj heziton de la heroo.

Dum la propagandado pri la muzikalbumo Amo en Somero, Han Xue okazigis vendajn ceremoniojn kun subskribado kaj malgrandskalajn kantokunvenojn en Pekino, Ŝanhajo, Guizhou kaj aliaj lokoj. Ĉie ŝi estis varme bonvenigata de kantofanoj. Han Xue diris, ke ŝi volontas kontakti kantofanojn proksime, kaj la kantokunvenoj ĝuste donas al ŝi tian ŝancon. Ŝi ŝatas la procezon interaktivigi kun kantofanoj. Ŝi diris:

"Surloka kantado malsamas ol tiu en aŭditorio. Se por tembra efiko mi preferas kanti en aŭditorio, ĉar tie estas kviete kaj senĝene, kaj mi povas nuance aŭdi mian propran voĉon sub tre bona akustiko. Sed por atmosfero mi pli ŝatas surlokan interaktivigon kaj rektan kontaktadon kun kantofanoj. Sur kantoscenejo mi havas fieron de kantisto."

En la fino bonvolu aŭskulti la kanton Bravan Guston. Per la facileco kaj spriteco kantante, Han Xue manifestas la bravon de rev-ĉasanto.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto