Vizitu Forumon

Xinjiang kun aparta naciminoritata moro (foto)

(GMT+08:00) 2009-06-25 17:20:29

Brita fotisto Huge Hamilton estas universitata profesoro kaj tio estas la unua fojo por li vojaĝi al Xinjiang. De dezerto al oazo, de ruino de antikva urbo antaŭ mil jaroj al moderna urbo, ĉio ĉi tio estas surpriza al li. Ankaŭ fervojo kaj gastamo de Xinjiang-anoj donas al li profundan impreson. Li diris:

"Tio estas bonŝanco vidi pejzaĝon kaj travivi vastan teritorion. Farinte kodakadon en la loko, mi portis fotojn al pli multaj homoj kaj konigis al ili pri Xinjiang. Estas vidindaĵo kaj terfurfaco, kiuj donas al mi profundan impreson. Per nur tri-hora aŭtado, ni venis el dezerto kun temperaturo de ĉirkaŭ 47 gradoj Celsiuse al iu montregiono kun temperaturo de 10 gradoj Celsiuse. Ĉiuj estas amikaj, inkluzive de fotistoj kaj lokaj loĝantoj."

Sinjoro Huge Hamilton diris, ke post reveno al sia patrolando, li metos tiujn fotojn al sia retejo, li kredas, ke per tiuj fotoj kun aparta naciminoritata moro, pli multaj homoj povos kompreni Ĉinion kaj ami la landon."

Fotisto Christian Wesenberg el Norvegio unuafoje venis al Ĉinio. Antaŭ lia starto, liaj amikoj demandis lin, ĉu li povas poŝtelefoni. Liaj amikoj opinias, ke krom Pekino, ne uzeblas poŝtelefono en ĉinaj aliaj lokoj. Ankaŭ sinjoro Christian Wesenberg maltrankliviĝis pri tio. Tamen super lia imago, kiam li venis al foraj lokoj de okcidenta kaj norda Xinjiang, li vidis, ke nemalmultaj kamparanoj kaj paŝtistoj uzas poŝtelefonon kun plej moda tipo. Cetere en 15 urboj de Xinjiang, kien ili vojaĝis, survoja stato kaj hotela loĝkvalito estas surpriza al li. La vojaĝo ŝanĝis ilian impreson pri Ĉinio. Li diris:

"Tio estas longa vojaĝo, en kiu ni povas kompreni la ĉinan kulturon kaj pensmanieron de ĉinoj. Ankaŭ mi konas multajn flankojn de Ĉinio. Antaŭe mi pensis, ke escepte de Pekino, ĉie ne uzeblas poŝtelefono en Ĉinio."

Sinjoro Li Hua de novaĵ-oficejo de Xinjiang Ujgura Aŭtonoma Regiono akompanis tiujn fotistojn kaj konigis al ili apartan naciminoritatan moron en Xinjiang. Ĝis la fino de la aktivado, li kaj tiuj fotistoj amikiĝis. Laŭ lia konigo, en la aktivado, fotistoj faris kodakadon de pli ol 300 miloj da fotoj kaj fotistoj el ses landoj, kiaj Hungario, Turkio kaj Aŭstralio okazigis ekspoziciojn post reveno al sia patrolando kaj la ekspozicioj estas bonvenigataj; germana fotisto malfermis rubrikon en ĵurnalo kaj la rubriko altiras al si atenton de multaj legantoj. Li Hua esperas, ke pli multaj alilandaj amikoj venos al Xinjiang por persone senti belecon de Xinjiang kaj gastamon de lokanoj.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto