Vizitu Forumon

Rakonto pri kinejo por blinduloj

(GMT+08:00) 2009-06-25 17:21:45

Karaj retlegantoj,en Ĉinio estas 60 milionoj da handikapuloj, kiel speciala socia amaso, ili estas leĝe protektataj en rajto, cetere la registaro kaj personoj el diversaj socirondoj donas atenton kaj helpon al ili en diversaj flankoj. Nun ni rakontu pri iu speciala kinejo---kinejo por blinduloj.

En iu ordinara korto kun areo de malpli ol 30 kvadrataj metroj de Pekino estas speciala kinejo. Tie troviĝas nur unu televidilo kaj unu DVD-projekciilo. Pli eksterordinare estas, ke spektantoj estas blinduloj. Homoj per ekspliko de filmo, rakontas pri filmaj enhavo kaj bildoj por blinduloj.

La eta kinejo alportas ĝojecon al blinduloj. Li Guizhi 48-jara blindiĝis en la jaro 2001 kaj alia okulo apenaŭ vidas ion. Nun ŝi ofte vizitas la kinejon. Ŝi diris:

"En hejmo estas malfacile por mi spekti televidajn programojn eĉ kun okulvitroj. Familianoj estas okupitaj kaj mankas al ili tempo ekspliki filmon por mi. Tial rakonto pri filmo en la kinejo estas altirata."

Hou Jianguo 68-jara ofte venas al la kinejo. Ĝenerale li per 2 horoj atingas la kinejon el sia hejmo. Li diris:

"Oni eksplikas bildojn kaj enhavon de filmo, same kiel aŭskulto de rakonto, estas interese."

Aŭskulto de rakonto pri filmo estas senpaga por blinduloj. De julio de la jaro 2005 depost funkciigo de la kinejo, la kinejo sinsekve projekcias ĉirkaŭ 40 filmojn por pli ol 200 blinduloj. Inter ili, estas ĉinaj elstaraj filmoj, ankaŭ estas alilandaj filmoj.

Kreinto de la kinejo estas Dawei, 48-jara. Li ankaŭ estas ĉefa eksplikanto de filmoj.

"Estas interese por mi ekspliki filmon por blinduloj. Vi donas al blinduloj vidadon kaj li akompanate de sono kaj konigo de la vidado, dronas en medio konstruata de filmo, same kiel sana homo. Li povas senti, ke lia ekzista spaco estas tre reala."

Funkciigo de la kinejo de Dawei kuŝas en iu hazarda sperto ekspliki filmon por blindulo, de tiam li funkciigas la kinejon kaj ankaŭ fondis filantropian edukan institucion por blinduloj---eduka kaj kultura centro Hongdandan, kiu speciale liveras helpon al blinduloj.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto