Vizitu Forumon

Iom pri kinejo por blinduloj

(GMT+08:00) 2009-06-25 17:21:49

Por pli efike fari interfluon kun blinduloj, Dawei ofte akompanate de sia edzino, paŝas kun kaŝitaj okuloj por senti internan mondon de blinduloj. Ĝuste pro tia provo, li povas vivsimile rakonti pri filmoj. Li diris:

"Kiam mi paŝas sur strato kun kaŝitaj okuloj, mi sentas, ke en mia animo, troviĝas granda spaco kaj multaj demandoj. Same kiel blinduloj. Kiam ili povas apreci filmon, ili komprenas multe da informoj kaj tiel havas kontentan senton."

Influate de Dawei, nun pli kaj pli multaj homoj partoprenas en serva laboro de la kinejo. Advokato Wen Qiufang estas unu el ili. En la dua semajno de sia veno al la kinejo, ŝi trafis plej grandan neĝon de Pekino en la jaro 2006. Ŝi diris:

"Tiutage neĝegis, tamen ankoraŭ pli ol 10 blinduloj venis. Ili diris, ke ili per du kaj tri horoj kaj kun ŝanĝo de du kaj tri veturiloj, atingis la kinejon. Tiam leviĝis forta responda sento en mia koro. Fronte al ilia atendo, vi devas nur bone ekspliki filmojn."

Laborantoj en la kinejo preskaŭ estas volontuloj. Shen Quan laboras en la kinejo por unu jaro post diplomiĝo el universitato kaj ne prenas salajron. Li parolas pri volo de plejparto de volontuloj. Li diris:

"Post kontakto kun tiuj blinduloj, vi havas tian senton, ke ili ja bezonas nian helpon. Kaj nia helpo havas signifon kaj estas valora."

Per bonkoreco kaj entuziasmo, volontuloj alportas plej brile pompan koloron al blinduloj; ili per sincera voĉo, helpas blindulojn apreci kortuŝajn filmojn.

La kinejo famiĝas, tamen Dawei ne gajnas profiton, ĉar funkciigo kaj servo de la kinejo estas filantropiaj. Dawei ne atentas tion, plej grave por li estas, ke li liveras efektivan helpon al homoj, kiuj bezonas lian helpon. Nun li konsideras produkti diskon pri ekspliko de filmoj por ke pli multaj blinduloj en foraj lokoj povu senti animan ĝojecon alportatan de filma arto.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto