Vizitu Forumon

Ĉina Pekina Opero disvolviĝas en heredado

(GMT+08:00) 2009-06-25 17:21:59

Karaj retlegantoj, Pekina Opero estas ĉina kvintesenco kaj ĝi havas longan historion kaj profundan kulturan enhavon. Tamen en la nuna socio, kiel Pekina Opero konformu al apreca kutimo de modernaj homoj kaj kiel ĝi eksponu sian esencon al nunaj spektantoj, artistoj pri Pekina Opero de Pekina Lernejo de Operoj faras provon. Nun bonvole aŭskultu koncernan raporton.

Nun aŭdiĝas programeron , kiun Pekina Lernejo de Operoj prezentadis antaŭ nelonge en ĉinaj pluraj urboj. estas repertuara peco de ĉina Pekina Opero kaj delonge ĝi estas rigardata kiel unu el klasikaĵoj de Pekina Opero. Kaj la parto el ĝi estas plej ŝatata de spektantoj. "Huadan" (virinrolo) estas rolo de Pekina Opero kaj ĝi aludas knabinon kaj virinon fervoran kaj saĝan. En la parto , Jin Yunu estas tia rolo.

Prezentado de ĉina Pekina Opero alte atentas tradicion kaj ĉiu movo havas sian fiksan formon. Aktoro Xu Cui ludas rolon de Jin Yunu kaj aldonas sian komprenon pri la rolo en sia prezentado. En la pasinta prezentado, Jin Yunu estis tolerema virino kaj nun ŝi estas virino kun moderna sendependa karaktero post prezentado de Xu Cui. Ŝi diris:

"La opero estas pli ĝuiga post adaptado. Kvankam Jin Yunu estas virino kun alta socistatuso, tamen mi ne faras prezentadon laŭ antaŭa modelo. Laŭ mi Jin Yunu havas sian virinan belecon kaj ankaŭ estas sendependa kaj sinapoga."

Pekina Opero havas rigoran postulon al prezentado de aktoroj, ne nur en kantado kaj parolado sed ankaŭ en gestado kaj dancado. Aktoro Zheng Xiangzhen ludas ĉefrolon kaj li havas profundan senton pri tio. Li diris:

"Pekina Opero alte atentas rolo-prezentadon, t.e. aktoroj devas prezenti rolojn ne nur en figuro sed ankaŭ en animo. Unuflanke ni devas kompreni animon de roloj kaj aliflanke ni havas sufiĉe da racio por plenumi prezentadon. Ni devas fari esploron pri lerteco de prezentado."

Turneo de la lernejo tenas tradician enhavon en ĉina Pekina Opero, ekzemple "Nandan" estas antikva prezentada formo, ĝi aludas viran ludon de virina rolo, tamen ĝi ne estas simpla "viro kun virina kostumo". En ĉifoja turneo, estas reprezenta programero de skolo Shang, unu el ĉinaj kvar famaj dan (virinroloj). Mu Yuandi estas aktoro de la skolo kaj li ludas rolon de Zhaojun. Akceptante intervjuon li faris ŝmiradon. En la unua rigardo, li aspektas virineca, tamen post serioza vidado, lia rigardo estas kun vireca sento. Ekde la jaro 1993, li lernas ludadon de dan kaj la lernado daŭras je 14 jaroj. Parolante pri ludado en la programero, li diris:

"Prezentado dependas de sinteza ekzerciteco kaj rigardo estas tre grava. Ni per rigardo manifestas movadon de ĉevaloj. Nun estas malmultaj fraŭloj lernantaj dan (virinroloj) kaj eĉ malpli multaj estas trejnataj kaj aprobataj de la ŝtato. Mi estas tre ĝoja, ke mi povas fari heredadon."

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto