Vizitu Forumon

Turneo de la lernejo tenas tradician enhavon en ĉina Pekina Opero

(GMT+08:00) 2009-06-25 17:22:03
Turneo de la lernejo tenas tradician enhavon en ĉina Pekina Opero, ekzemple "Nandan" estas antikva prezentada formo, ĝi aludas viran ludon de virina rolo, tamen ĝi ne estas simpla "viro kun virina kostumo". En ĉifoja turneo, estas reprezenta programero de skolo Shang, unu el ĉinaj kvar famaj dan (virinroloj). Mu Yuandi estas aktoro de la skolo kaj li ludas rolon de Zhaojun. Akceptante intervjuon li faris ŝmiradon. En la unua rigardo, li aspektas virineca, tamen post serioza vidado, lia rigardo estas kun vireca sento. Ekde la jaro 1993, li lernas ludadon de dan kaj la lernado daŭras je 14 jaroj. Parolante pri ludado en la programero, li diris:
"Prezentado dependas de sinteza ekzerciteco kaj rigardo estas tre grava. Ni per rigardo manifestas movadon de ĉevaloj. Nun estas malmultaj fraŭloj lernantaj dan (virinroloj) kaj eĉ malpli multaj estas trejnataj kaj aprobataj de la ŝtato. Mi estas tre ĝoja, ke mi povas fari heredadon."
Por altiri al si spektantojn, artistoj de Pekina Lernejo de Operoj kree surscenejigas enhavon de instruado de la lernejo kaj spektantoj povas apreci procezon de lernado kaj provprezentado de aktoroj. Estro de la lernejo sinjorino Sun Yumin konigis:
"Ni surscenejigas instruadon en lernoĉambro, instruistoj parolas pri takto kaj lernantoj devas kutimiĝi al la takto por ke ilia gestado konformu al la ritmo. Tio estas tiel nomata baza edukiteco aŭ trejno de baza fundamenta ekzerciteco. Ĝenerale la trejno estas unu kontraŭ alia. Ni konigas la formon al alilandanoj por malfermi misteran vojon al ĉina tradicia arto. Tio similas al kuirado kaj ni liveras ŝancon por ke ili aprecu procezon de kuirado."
La formo de prezentado kaŭzis grandan eĥon en Francio, Hispanio, Italio, Grekio kaj Belgio kaj franca reĝisoro diris, ke ĝi malfermas misteran vojon al la ĉina tradicia arto.
Krom surscenejigo de instruado en lernoĉambro, artistoj de Pekina Opero tiris lecionon de instrumentoj kaj prezentada formo de ĉinaj aliaj operoj kaj faris novigon. Ili ankaŭ aldonas faktorojn de magio kaj akrobataĵo en prezentado de Pekina Opero kaj tio estas laŭdata de junaj spektantoj.
Meze de ĉinaj pli ol 300 tradiciaj operoj, Pekina Opero estas opero kun plej vasta disvastiĝo kaj granda influo. Kun historio de pli ol 200 jaroj, Pekina Opero havas riĉan repertuaron, grandajn nombrojn da eminentaj ludistoj, trupoj, spektantoj kaj vastan influon, ĉio okupas la unuan lokon en Ĉinio. Pekina Opero estas sinteza prezentada arto, konsistanta el kantado, parolado, gestado, luktado kaj dancado. Vizaĝe al diverseco de kultura konsumo en la nuna socio, artistoj de Pekina Opero faras esploron de nova vojo.
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto