Vizitu Forumon

Pli kaj pli da personoj ŝatas kolektadon kaj konservadon

(GMT+08:00) 2009-06-25 17:22:08

Karaj amikoj, nun inter ĉinoj, la vortoj "kolektado" kaj "konservado" ja estas fokusaj vortoj. En amaskomunikiloj estas programoj pri kolektado, sur la merkato de antikvaĵoj varmas negocado, en aŭkciado kolektistoj konkuras, kaj tiel plu; ĉio ĉi senescepte spegulas la ardecon de la merkato de kolektado kaj konservado.

Laŭ statistiko de la Ĉina Kolektista Asocio, en Ĉinio estas 70 milionoj da konservistoj kaj la nombro rapide kreskas jare je 10% ĝis 20%. Pli kaj pli da personoj ŝatas kolektadon kaj konservadon.

Laŭ la ĝenerala stato de la internacia konserva merkato, kiam la pokapa enlanda totala produktovaloro de iu lando atingas 1 000 usonajn dolarojn, do startas la merkato pri kolektado kaj konservado; kiam la pokapa enlanda totala produktovaloro atingas 8 000 usonajn dolarojn, ekprosperas la merkato de kolektado kaj konservado. En la jaro 2003, la ĉina pokapa enlanda totala produktovaloro superis 1 000 usonajn dolarojn kaj tiu de multe da apudmaraj urboj kaj internaj urbegoj superis 3 000 usonajn dolarojn.

Ĉinaj popolanoj pli kaj pli riĉiĝas, kaj ili do havas iom da mono ne urĝe bezonata en la vivo. Ekzemple, pri konservado de jadaĵo, ĝenerala direktoro de la Pekina Boguan-a Aŭkcia Kompanio sinjorino Zhang Haixiang diris:

" 'Konservu jadaĵon en prospera tempo, oron en tumulta'. Tio montras, ke investo pri artaĵoj certe koncernas al la ĝenerala ekonomia medio. Tial la varma investado pri jadaĵoj rekte rilatas al la ĝenerala ekonomia medio de nia lando, tio ankaŭ kondukas la tutan popolon ŝati jadaĵon."

La monujoj de popolanoj pli kaj pli pleniĝas, kaj ilia vivo pli kaj pli riĉiĝas, kio ja estas la materia bazo de kolektado kaj konservado. Samtempe kun tio, alia grava kialo de altiĝanta kolektado kaj koservado kuŝas en tio, ke fortiĝas la koncepto de la publiko pri investo.

Post la dua semestro de 2005 repotenciĝis la ĉina akcia merkato. Pro tio oni pli multe scias, ke la profito de akcio kaj fonduso estas ege pli alta ol tiu de deponado, tio altigas la entuziasmon pri investo. La prospera akcia merkato vastigas la vidkampon de popolanoj pri investo, ankaŭ la kanalo de investo pli kaj pli larĝiĝas, kaj la merkato de kolektado kaj konservado estas pli kaj pli alte atentata.

Pli kaj pli da personoj okupiĝas pri kolektado kaj konservado, oni do pli kaj pli alte atendas de la koncerna merkato. Erudiciulo el la Instituto pri Politiko kaj Ekonomio de la Mondo sub la Ĉina Akademio de Sociaj Sciencoj sinjoro Zhang Ming diris:

"El la provizado ni scias, ke la nombro de konservataj objektoj ne povas ege multiĝi dum mallonga tempo; aliflanke, rilate al bezonado, la plej rimarkinda karakterizo de nia makroskopa ekonomio estas tro multe da mono, tio estas, tro multe da deponaĵo. La deponita mono superas investon. Pro tio la provizado ne povas kontentigi bezonadon. Do la prezaro de konservitaj objektoj leviĝas. Pro tio multe da personoj aliĝas al kolektado kaj konservado."

En nia lando oni de longe konservas jadaĵon. Tamen por tio necesas scioj kaj spertoj. Sinjorino Zhang Haixiang el la Pekina Boguan-a Aŭkcia Kompanio diris:

"En Ĉinio antaŭ miloj da jaroj oni konservis jadaĵon, kaj krome en la nuna tempo jadaĵo povas revalutiĝi. Jadaĵo estas kaj uzebla, investinda kaj aprecinda. Laŭ mi tio intime koncernas al la edukiteco kaj kultura fono."

Nun pli kaj pli da ĉinoj preferas al kolektado kaj konservado. Tio montras, ke la popolamasoj pli kaj pli vaste interesiĝas kaj ilia kultura kvalito pli kaj pli altiĝas, kaj des pli spegulas la prosperan ekonomion kaj harmonian socion.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto