Vizitu Forumon

Furoras kolektado de jadoj en Ĉinio

(GMT+08:00) 2009-06-25 17:22:21

En Ĉinio estas la malnova diro: "konservado de oraĵoj dum tumulta periodo, kolektado de jadoj en prospera tempo". Pro forta kresko de la ĉina ekonomio kaj rapida altiĝo de la vivnivelo nun furoras kolektado de artaĵoj en Ĉinio.

Laŭ ĉina tradicio jado implicas belan deziron kaj simbolas noblan kvaliton. De la antikveco ĉinoj tre ŝatas jadojn, kaj jadskulptado jam penetris en la ĉinan kulturon. Antikvaj ĉinoj diris, ke estante ĝentilulo oni nepre portu kun si jadaĵon ĉiaokaze krom speciala kaŭzo. Ĉinoj kutime priskribas: belaj virinoj aspektas kiel floroj kaj jadoj; nobla virto estas klara kiel glacio kaj pureca kiel jado; frandaĵoj kaj bonaj vinoj estas bonkvalitaj kiel raraj jadoj.

En Xinjiang estas la urbo Hetian. Ĝi ĝuas grandan reputacion pro raraj jadoj, ekspluatitaj el la montaro Kunlun. Hetian-jado estas titolita la reĝo de molaj jadoj en la mondo. Sinjoro Ma Xuewu estas majstro de jadskulptado. Li establis muzeon de jadaĵoj en Xinjiang. La muzeo konservas pli ol 3 000 jadaĵojn, kiuj reprezentas diversajn periodojn de neolitiko ĝis la nuna epoko kaj estas kolektitaj de Ma Xuewu el diversaj lokoj en multaj jaroj. Parolante pri tiuj ĉi konservaĵoj li emociiĝe diris:  

"Rigardante tiujn ĉi konservaĵojn mi ĉiam tre ĝojas. Mi mem establis la muzeon kaj ĉiuj aranĝoj estas plenumitaj de mi mem. Mi establis la muzeon pro tio, ke en Ĉinio jadskulptado havas historion de 6 mil aŭ 7 mil jaroj kaj ĝi estas kompakte ligita kun la ĉina kulturo."

La muzeo konservas diversajn jadaĵojn de diversaj periodoj de la antikva Ĉinio, ekzemple ornamaĵojn, oferceremoniajn ujojn kaj fetiĉojn. Antaŭ pli ol 6 000 jaroj en la nordorienta kaj suda regionoj de Ĉinio oni komencis skulpti jadaĵojn, kaj antaŭ 2 000 jaroj ĉinoj opiniis, ke jado koaguliĝis el kremoj de la tero kaj ĉielo. Jadvesto, trikita per oraj fadenoj, kiun arkeologoj elfosis el tombejo de la dinastio Han, atestas prosperon de la jad-kulturo en tiu ĉi periodo. Antaŭ 200 jaroj en la dinastio Qing jadkulturo atingis la kulminon. Tiama imperiestro Ajsinĝoro Hongli multe ŝatis jadaĵojn. Dum la tuta vivo li verkis pli ol 800 poemojn pri jado. La ŝatokupo de ĉinoj pri jadoj en la pasintaj miloj da jaroj metis profundan kulturan bazon por la nuna kolektado.

1 2 3
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto