Vizitu Forumon

Iom pri kolektado de jadoj en Ĉinio

(GMT+08:00) 2009-06-25 17:22:32

Smeraldo estas "la reĝo de malmolaj jadoj" kaj estas preferata de kolektantoj. Parolante pri ekfuroro de smeraldaĵo en Ĉinio oni nepre devas mencii Cixi (1835—1908), imperiestran patrinon kaj la realan reganton de Ĉinio dum la lasta periodo de la dinastio Qing. Dong Lisha estas ĝenerala vicdirektoro de la plej altklasa smeraldaĵa vendejo Qicai Yunnan en Pekino. Ŝi diris al raportisto: 

"Kolektado de smeraldaĵoj ekfuroris en la reg-periodo de Dowager Cixi. Plifrue oni kolektis ĉefe blankajn jadojn, kaj la plej famaj venis de Hetian, Xinjiang. En la dinastio Qing oni transportis smeraldaĵojn de Birmo al Pekino tra la ĉina provinco Yunnan. Smeraldaĵoj multe plaĉas al tiu ĉi imperiestra patrino, tamen ili produktiĝas ĉefe en la norda parto de Birmo, kaj pro tio ŝi ordonis, ke oficistoj de diversaj provincoj multe tributu smeraldaĵojn. Tiam ekfuroris smeraldaĵoj."

En la rondo de kolektantoj de smeraldaĵoj estas tre interesa fenemeno, nomata ŝton-vetludo. Multaj kolektantoj spertis malfeliĉon aŭ bonŝancon en tiu ĉi ludo. Partoprenantoj de la vetludo kutime estas spertaj kolektantoj. Ili observas la aspekton de ŝtonoj por determini la ekziston de brila smeraldo en la interno. Yang Baozhong spertis maltrafon antaŭ pli ol 10 jaroj. Li diris:

"En Ruili de la provinco Yunnan, landlime inter Ĉinio kaj Birmo, estis multaj firmaoj. Enirinte iun el ili mi vidis ŝtonon ekspoziciatan por vetludo. Ĝi tre plaĉis al mi. Mi metis markon sur du flankoj de la ŝtono kaj petis la mastron detranĉi du malgrandajn pecojn por iomte observi la internon. Trovinte verdon de la du breĉoj mi multe ekscitiĝis kaj aĉetis ĝin kontraŭ 28 mil juanoj. Reveninte hejmen mi rimarkis, ke krom la du verdaĵoj la cetera parto estas plena de fendetoj. Mi perdis la ludon."

Sed iuj kolektantoj trafis bonŝancon. Dong Lisha diris:

"Ĝenerala direktoro de nia kompanio aĉetis ŝtonon kontraŭ 60 milionoj da juanoj. Detranĉinte la surfacon de la ŝtonon oni vidis, ke la interno estas tre kristala. Ĝi estas taksita je la valoro de 150 milionoj da juanoj."

Nun kolektantoj povas aĉeti diversajn jadaĵojn de firmaoj kun bona reputacio aŭ aŭkciejoj. La pekina aŭkciejo Boguan estas prestiĝa en la tuta lando. Ĝi sukcese organizis grandajn aŭkciojn de smeraldaĵoj kaj jadaĵoj. Zhang Haixiang, ĝenerala direktoro de la aŭkciejo, diris:

"Niaj aŭkcioj sukcesis pro tio, ke ni kolektis vendotaĵojn je relative malalta prezo, tial ni restigis al aĉetontoj la spacon por plivaloriĝo de la investo."

Pro la rareco kaj plivaloriĝo de jadaj krudaĵoj kolektado de jadaĵoj plaĉas al multaj homoj, kaj pro altiĝo de la vivnivelo multaj prenos la kolektadon kiel ŝatokupon.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto