Vizitu Forumon

Ĉina filmado disvolviĝas en pluraj direktoj

(GMT+08:00) 2009-06-25 17:22:42

Sekve de rapida evoluo de la ĉina ekonomio, ĉina filma afero eniras en prosperan periodon. En la hodiaŭa programero, ni iom rakontu pri plej freŝa disvolviĝa stato de la ĉina filmo. 

Karaj amikoj, nun aŭdiĝas filmo , kiu estas plenumita de ĉinaj filmistoj lastatempe. La filmo prenas konstruadon de ĉina qinghai-tibeta fervojo kiel fonon kaj priparolas rakonton, ke de la 50-aj jaroj de la pasinta jarcento, laborantoj konkeris malfacilaĵojn en konstruado pri manko de oksigeno en altebenaĵo, multjara tundro kaj malfortika ekologio kaj sukcese konstruis la qinghai-tibetan fervojon en altebenaĵo alta je pli ol 4 000 metroj super la marnivelo. La filmo reaperigis penigan esploron kaj gigantan koston de tiuj laborantoj por realigi funkciigon de la fervojo. En la filmo, krom pompa kaj grandioza altebenaĵa pejzaĝo, filmistoj ankaŭ per grandnombraj trukoj, reaperigis seriozajn geologiajn katastrofojn, kiaj terfalo, tertremo kaj aliaj kaj per tio evidentigis grandan spiriton en la filmo.

En ĉiu jaro, ĉinaj filmistoj produktas serion da filmoj kaj tiuj filmoj aŭ spegulas gravajn historiajn eventojn aŭ prikantas laŭdindajn heroojn, ekzemple filmoj. Ĝenerale tiuj filmoj estas finance kameraitaj de la ĉina registaro kaj manifestas spiriton de la ĉina nacio el diversaj anguloj. De la lastaj jaroj, tiaj filmoj pli kaj pli atentas artan manifestan rimedon kaj altiras al si atenton de grandnombraj spektantoj. La filmo estas tre kortuŝa. Reĝisoro Feng Xiaoning diris:

"Ĉiuj spektantoj estas kortuŝitaj de la filmo, laŭ mi tio estas kontentiga por mi. Cetere en la filmo ne troviĝas prediko aŭ enuigeco, al kiuj oni kutimiĝas spektante filmojn kun ĉefmelodio aŭ ĉefflua temo. Ĝi rakontas tute pri homa vivo, same kiel epopeo."

En ĉiu jaro en Ĉinio oni kameraas pli ol 300 filmojn kaj inter ili estas menciitaj filmoj finance kameraataj de la ĉina registaro kaj filmoj investataj per privata investo kaj alilanda investo. Direktoro de kompanio por disvastigi ĉinajn filmojn al la ekstera mondo sinjoro Yang Buting konigis:

"Diĝitaj produktado kaj projekciado fariĝis nova movforto de disvolviĝo de la ĉina filmo kaj ludas ŝlosile gravan rolon en disvastigo de la kampara filma merkato. Investo al filmado estas diverseca kaj aktiveco de diversaj flankoj por fari investon al filmado estas kreskanta. Diverseco de investo al filmado fariĝis ĉina nova filma ekonomia strukturo. Cetere la ŝtato alte atentas bazan konstruadon de filmoj kaj faras asignon por konstrui novajn bazlokojn por produkti filmojn kaj enkonduki novan teknikon, ĉio ĉi tio antaŭenpuŝas disvolviĝon de la ĉina filmado."

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto