Vizitu Forumon

Novjaraj filmoj estas popularaj en diversaj lokoj de Ĉinio (foto)

(GMT+08:00) 2009-06-25 17:23:01

Ĉe la sojlo de Printempa Festo, unu el la ĉinaj tradiciaj festoj, ĉinoj kutimas spekti novjarajn filmojn. En la kuranta jaro, estas pluraj enhavoriĉaj novjaraj filmoj.

Koncepto pri novjaraj filmoj komenciĝis en Ĉinio per la filmo kameraita de ĉina fama reĝisoro Feng Xiaogang antaŭ dek jaroj. De la jaro 1997, Feng Xiaogang kamerais plurajn humurajn novjarajn filmojn kaj poste oni aludis filmojn, kiuj estas speciale por la novjara merkato, kiel "novjarajn filmojn". Malsame ol en antaŭaj jaroj, en la kuranta jaro, Feng Xiaogang kamerais ne komedion, sed filmo kun serioza sento. La filmo alte atentas homan dignon per manifesto de milita krueleco. Profesoro de Pekina Filma Instituto sinjoro Chen Shan komentis:

"Feng Xiaogang kree kamerais la modernan militan filmon . Antaŭa parto de la filmo estas produktita de profesiuloj de Korea Respubliko kaj tiel la filmo havas skalon kaj komercan efikon same kiel filmoj en la mondo kaj posta parto de la filmo zorgas pri sorto de ordinaraj soldatoj kaj tiel troviĝas patoso de nova heroismo kaj nova idealismo. Feng Xiaogang sagace interligas tiujn faktorojn en la filmo, ke la filmo havas ne nur merkatan efikon sed ankaŭ artan nivelon. Laŭ mi, tio estas tre sukcesa esploro."

Meze de novjaraj filmoj komedioj estas ĉefaj. En la kuranta jaro, nemankigeblas komedioj.

Filmo rakontas, paro da geedzoj, apenaŭ amantaj unu la alian, kameraas filmon por gajni monon. En la verŝajne fantazia kameraada procezo, ili havas reciprokan amon. Reĝisoro de la filmo Agan diris:

"En la filmo la plej gravan lokon okupas ne humureco, sed zorgo al homa sorto. Fakte la filmo estas adaptita laŭ hispana filmo."

Alia relative unika novjara filmo estas filmo , kiu estas prezentata de fama komedia aktoro Zhou Xingchi. La filmo estas tragedi-komedia filmo kaj post spekto, spektantoj ridetas kun larmoj. Zhou Xingchi diris, ke li celas doni pripensadon al spektantoj. Li diris:

"Ĉinaj spektantoj bezonas filmojn, kiuj temas pri familia varmeco kaj tio estas ĉefa kialo, ke mi kamerais la filmon. Fakte ĝi estas rakonto pri ĉinaj ordinaraj homoj, kompreneble estas neordinara rakonto de ordinaraj homoj."

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto