Vizitu Forumon

Strebo al sonĝo en Ĉinio (foto)

(GMT+08:00) 2009-06-25 17:23:08

Karaj retlegantoj, post ĉina praktiko de reformado kaj malfermo, la ĉina ekonomio rapide evoluas kaj mistera kaj antikva orienta kulturo, same kiel giganta magneto, altiras al si atenton de alilandanoj el diversaj lokoj de la mondo. Ili venas al Ĉinio por labori, lerni, vojaĝi kaj eĉ fiksloĝi. Kvankam tiuj alilandanoj trafas diversajn malfacilaĵojn pro diferenco de kultura fono kaj en interfluo, tamen inter ili ne malmultaj jam trovis sonĝon en Ĉinio. En la hodiaŭa programero, ni rakontu ĝuste pri iu el tiaj alilandano. Antaŭ kvar jaroj, sviso Fabien Colombo venis al la urbeto Yangshuo de Guangxi-a Zhuang-nacieca Aŭtonoma Regiono, suda Ĉinio. En tiu loko, li poltrona junulo, fine fariĝis homo, kiu laboras, amas kaj eĉ vivas en Ĉinio.

Laŭ multaj homoj Yangshuo estas unu el la plej belaj lokoj de la mondo. Tieaj monto kaj rivero donas profundan impreson al homoj. Por Fabien Colombo, Yangshuo estas loko, kie li komencis sian sonĝon.

"En la jaro 2001 mi unuafoje venis al Yangshuo. Tiam mia laboro en Svisujo estis enuiga por mi, tial mi decidis labori unu jaron kaj akumuli sufiĉe da mono por havigi al mi mem 6-monatan ferion."

De la fino de la pasinta jarcento, ĉina stabila kaj forta ekonomia kreskado, sufiĉo da laborŝancoj, harmonia vivmedio kaj tagoposttaga grava influo en la mondo altiras al Ĉinio multajn alilandanojn. Ankaŭ Fabien Colombo volis veni al la lando, kiu ankoraŭ tenas misteron antikvecan.

Kun akumulita mono, Fabien Colombo flugis al Ĉinio.

"Mi unue venis al Hongkong. Estis fascine, ĉar en mia hejmloko estas 800 homoj, sed Hongkong, la unua urbo, kiun mi atingis forlasinte Eŭropon, havas sennombrajn ĉielskrapajn domegojn kaj 7 milionojn da homoj!"

Tamen post veno al Yangshuo, Fabien Colombo trovis, ke de la unua rigardo li amas tiean simplan, kvietan, tamen patosan vivon. En Yangshuo estas multaj alilandanoj, Fabien Colombo sentas, ke li vivas en iu internacia vilaĝo.

Fabien Colombo ŝatas loĝi en Yangshuo, tamen laŭ difino de Svisujo, li devas reveni al la patrolando kaj plenumi tri-semajnan militservon. Li nepre finu vojaĝon en Yangshuo, tamen li ne povis forgesi la lokon. Venis al Fabien Colombo iu sonĝo.

"Mi renkontis plurajn amikojn en Yangshuo kaj mi volis kunĝui sperton kun ili. Tamen en Svisujo, mi sentis, ke ĉiuj ne zorgas pri aliaj. Post veno al Sviso, mi ĉiam pensis, ke mi estas tiel ĝoja en Yangshuo. Tial mi decidis labori unu jaron por refoje veni al Ĉinio!"

Laŭ nekompleta statistiko, nun en Ĉinio estas ĉirkaŭ 500 miloj da alilandanoj. Laŭ statistiko de ĉina Labora kaj Socigarantia Ministerio, estas jam pli ol 180 miloj da alilandanoj, kiuj registrite laboras en Ĉinio.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto