Vizitu Forumon

Rapide disvolviĝas pekina industrio de kultura kreado (foto)

(GMT+08:00) 2009-06-25 17:23:15

Se vi estas fano de arto, vi ne devas preterlasi viziton al 798-arta Kvartalo kiam vi faras vojaĝon al Pekino. Tie kolektiĝas centoj da artistoj pri pentrado, skulptado, fotado kaj aliaj. La kvartalo estas unu el gravaj bazlokoj de pekina kultura industrio.

La 798-arta Kvartalo situas najbare al pekina internacia aerodromo kaj antaŭe estis fabriko de radioekipaĵo. En la 90-aj jaroj de la pasinta jarcento, pro industri-ŝanĝiĝo de la fabriko, grandnombraj fabrik-domoj estis vakaj. Sinjoro Chen Yongli, estro de administra oficejo de la arta kvartalo, diris, ke hazardo rilatigis restaĵon de malnova industrio kun arto, tiel ke, tago post tago, tiu tereno ricevis tute novan aspekton:

"Intimaj rilatoj inter tiu restaĵo kaj arto datiĝis je la jaro 1996, en la jaro estis 60-jariĝo de venko de kontraŭjapana rezistmilito, tiam Sui Jianguo el Ĉina Centra Belarta Instituto ricevis taskon krei reliefaron pri kontraŭjapanaj herooj. Por fari kreadon, artistoj luis la kvartalon. Tago post tago la kvartalo fariĝis la arta kvartalo."

En la lastaj jaroj, Pekino alte atentis kulturan industrion kaj ankaŭ prenis okazigon de "humanismaj Olimpikoj" kiel unu el konceptoj por gastigi pekinajn Olimpikojn en 2008. En tia stato, la kvartalo realigis rapidan disvolviĝon. Sinjoro Chen Yongli, estro de oficejo por administri la artan kvartalon, diris:

"En la fino de la jaro 2005, Pekino komencis disvolvi industrion de kultura kreado. Tiam la arta kvartalo jam havis altan reputacion en la mondo pro kelkjara disvolviĝo, tial post enketo kaj esploro, koncernaj homoj opiniis, ke la arta kvartalo jam estas en periodo de disvolviĝo sub planita gvidado kaj povas esti nomkarto de Pekino. En la jaro 2006, la arta kvartalo estis aranĝita kiel koncentriga kvartalo de pekina industrio de kultura kreado."

Nun en la arta kvartalo kolektiĝas aroj da ĉinaj nuntempaj artistoj. Laŭ statistiko, ĝis la fino de julio de la jaro 2007, sume 354 institucioj pri kultura kreado fikse loĝas en la arta kvartalo. Dank' al oportuna trafiko kaj bona arta medio, la arta kvartalo fariĝis monde fama arta kvartalo.

Vic-urbestro de Pekino sinjoro Ji Lin diris, ke produkta serva industrio kun industrio de kultura kreado kiel grava enhavo jam fariĝis grava apogilo de pekina ekonomia evoluo kaj industrio plej aktiva kaj kun plej granda latenta forto.

Laŭ plano, en la jaro 2010 en Pekino, estos 30 koncentrigaj kvartaloj pri industrio de kultura kreado, tiam kultura industrio okupos pli grandan proporcion en la nacia produkt-valoro kaj estos unu el gravaj apogilaj industrioj por pekina ekonomio.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto