Vizitu Forumon

Ŝanhaja Simfonia Ensemblo

(GMT+08:00) 2009-07-02 15:01:39


Ŝanhaja Simfonia Ensemblo kunlaboris kun internacia majstro

Karaj amikoj, hodiaŭ ni konigu al vi simfonion "Mia Patrolando" komponitan de ĉeĥa komponisto Brdrich Smetana kaj prezentitan de ĉina Ŝanhaja Simfonia Ensemblo.

Unue bonvole aprecu la unuan movimenton "Vysehrad". Brdrich Smetana estas titolita kiel "Patro de ĉeĥa muziko", li establis muzikan tradicion kombinantan ĉeĥan nacian muzikon kaj okcidentan klasikan muzikon kaj havas plej gravan influon al ĉeĥa muziko.

"Vysehrad" estas nomo de iu ĉeĥa kastelo kaj simbolas gloran batalan historion de la ĉeĥa popolo. La komponisto priskribas historion kaj honoron de la kastelo en la muziko. La tuta movimento havas memoran kaj himnan karakteron. Komence la ensemblo milde prezentas respektan ĉefteman muzikon kaj la temo paŝo post paŝo plivastiĝas kaj atingas fortan tajdon. La meza parto priskribas batalan scenon de kavaliroj en la meza jarcento. Poste solena ĉeftemo refoje aperas kaj iom post iom mildiĝas kaj finiĝas en melodio de harpo.

Ŝanhaja Simfonia Ensemblo estas unu el la plej antikvaj simfoniaj ensembloj de Ĉinio kaj eĉ de Azio kaj estas la plej influa profesia simfonia ensemblo de Ĉinio. Ĝi jam havas historion de 129 jaroj. Nun trapasante 3 jarcentojn, la Ŝanhaja Simfonia Ensemblo jam eniris novan epokon. Ĝi jam prezentis preskaŭ dekmil koncertojn kaj milojn da muzikaĵoj kaj kunlaboris kun multaj mondnivelaj direktistoj, ludistoj kaj kantistoj. En 1998 kaj 2002, la sukcesa kunlaboro de la ensemblo kun du monde famaj tenoroj Jose Carreras kaj Placido Dominggo estas plie neforgesebla.

Karaj amikoj, nun ni aprecu simfonion "Mia Patrolando" prezentitan de ĉina Ŝanhaja Simfonia Ensemblo. "Mia Patrolando" estas unu el la plej konataj muzikaj verkoj de ĉeĥa komponisto Brdrich Smetana. Ĝi konsistas el 6 movimentoj kaj priskribas moron kaj kutimon, historion kaj tradician kulturon de Ĉeĥio. La verkado de tiu simfonio estas tre peniga. En 1874, Brdrich Smetana suferis surdecon. Li unuflanke persisteme batalis kun la malsano kaj aliflanke prikantis gloran historion, priskribis belajn montojn kaj riverojn de la patrolando kaj esprimis sian profundan amon al la patrolando kaj la popolo kaj firman fidon al la estonteco kaj brilo.

Nun vi aŭdas la duan movimenton "Vltava Rivero" luditan de Ŝanhaja Simfonia Ensemblo. La rivero Vltava estas granda rivero pasanta Ĉeĥion kaj estas nomata de la ĉeĥa popolo kiel "Patrina Rivero". La movimento estas plena de lirika ĉarmo kaj estas la tre konata verko de Brdrich Smetana. La movimento uzas fluton kaj klarneton kaj priskribas du lante fluantajn montfontojn de Vltava Rivero. Poste sonas la plej fama temo de ondado de riveroj, montriĝas grandioza kaj solena sceno de Vltava Rivero kaj esprimiĝas forta nacia fiereco.

Delonge Ŝanhaja Simfonia Ensemblo aktive partoprenis en diversaj grandskalaj artaj aktivadoj. Ili partoprenis en Ĉina Arta Festivalo, Ĉina Ŝanhaja Internacia Festivalo, Pekina Internacia Muzika Festivalo, Hongkong-a Arta Festivalo kaj Aomen-a Internacia Muzika Festivalo kaj multfoje gajnis premiojn. Cetere ili ankaŭ prezentis en la konferenco de Ŝanhaja Azi-Pacifika Ekonomia Kunlaboro kaj aktivadoj pri peto de organizado de Monda Foiro kaj ilia mirinda prezentado estis aprobata kaj bontaksata de ĉinaj kaj eksterlandaj spektantoj.

Je la fino de la programero, ni kune aprecu la kvaran movimenton de "Mia Patrolando" sub la titolo "De Bohemaj Arbaro kaj Stepo". Ĝi estas simfonia poemo pri grandioza pejzaĝo de Ĉeĥio. El vasta kaj solena preludo, la homoj povas sperti belecon de la tero de Ĉeĥio. Sekvas popola dancmuziko de Ĉeĥio, ĝoja kaj klara melodio paŝo post paŝo fortiĝas kaj esprimas amon de la ĉeĥa popolo al la vivo.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto