Vizitu Forumon

Ĥorteatra koncerto "Amkanto inter Ŝanhajo kaj Taibei"

(GMT+08:00) 2009-07-02 15:01:39

La sceno estas sama, tamen la tempo jam turniĝas al la 1945-ajara Ŝanhajo. Tie estis ĉarmaj manĉurinaj roboj kaj ankaŭ belaj amoj. Juna kaj multepromesa Zhang Benchu kaj ŝanhaja knabino Li Ying enamiĝis unu al la alia. Ili diskutis pri ekscita kaj aspirata nupto, sed la situacio tuj ŝanĝiĝis, ĉiuj promesoj sinkis en la maron kun eksono de ŝiposireno. La markolo apartigis la du bordojn; Zhang Benchu restanta en Taibei neniel povis plu reveni al la ĉeftero. Tiu ĉi adiaŭo trapasis pli ol duonon de jarcento. La kara amatino fariĝis lia neforviŝebla memoro, same kiel li kantas en la kanto Neforgesebla Amo: "Neforgeseblas via eraro, nek via bono; neforgeseblas la promeno en pluvo, nek la ĉirkaŭbrakumo en vento; neforgeseblas la gusto de adiaŭo, nek la malĝojo de sopirado."

LI Ying restanta en Ŝanhajo ĉiutage atendis alvenon de letero de la amato. Iutage poŝtisto sonigis la sonorilon ĉe ŝia pordo, ŝi ekkuris al la pordo, sed venis stako da leteroj resenditaj. La poŝtisto diris al ŝi, ke ŝi ne skribu plu, ĉar poŝtado inter la du bordoj ne povas praktikiĝi. Li Ying estis tiel malĝojega, ke ŝi larmis triste.

La geamantoj disiĝis kelkdek jarojn. Por vivekzisti Li Ying faris nenion alian ol edziniĝi al iu neamata kaj starigis sian familion. Ŝi kulturis la infanon, kiu estas frukto de ŝi kaj Zhang Benchu. Kaj en Taiwan Zhang Benchu ĉiam pensis la neforgeseblan amon kaj dumvive ne edziĝis. La paro da pasintaj amantoj povas esprimi internajn sentojn nur per malnovaj kantoj. Bonvolu apreci dueton de Zhang Benchu kaj Li Ying, Eterna Rideto.

/sono: Eterna Redeto

La kanto tekstas: "Mia kara kun rideto donis al mi printempon en profunda aŭtuno. Kara, ne malĝoju; kara, ridetu eterne."

La neforgesebla kaj neniam finiĝonta am-rakonto larmigas la spektantojn kaj de ili ricevas varmajn aplaŭdojn.

Adaptanto de la muzikaĵoj de tiu ĉi koncerto estas taiwan-a fama muzikisto Ran Tianhao. Laŭ lia konigo, kvankam la kantoj estas malnovaj, tamen la adaptitaj malnovaj kantoj havas grandan ŝanĝiĝon en la muzika stilo. Sur bazo de la gusto de la malnovaj kantoj, oni aldonis espriman formon de muzikteatro kaj la senton de modernuloj. Tia formo estas ŝatata ne nur de maljunaj spektantoj, sed ankaŭ de la junaj. Tiuj junuloj ne spertintaj la jarojn rekonis tiujn ĉi malnovajn kantojn kaj ekkomprenis la enhavon de la kantoj.

/sono: Dio de Amo

La sceno denove ŝanĝiĝis. En vespero kun la alta luno, ŝanhaja junulo Qi Qi kaj taiwan-a knabino Peipei nun esprimas sopiradon unu al la alia en interreto. Ili plenigas la disiĝan bedaŭron per kantaj voĉoj kaj videaj bildoj. Ili vigle parolas pri siaj laboro, vivo kaj revo. Ili elkore deziras, ke rerenkontiĝa tago alvenos plifrue.

En la fino de nia programero, bonvolu aŭskulti la ĥoran kanton Dio de Amo.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto