Vizitu Forumon

Koncerto de simfoniaj ĥoraĵoj

(GMT+08:00) 2009-07-02 15:01:39

Rememorante la reformadon kaj malfermon de Ĉinio oni ne povas ne mencii ĉinan veteranan gvidanton Deng Xiaoping. Ĝuste gvidate de la dua-generacia gvidantaro de la Komunista Partio de Ĉinio, estrata de Deng Xiaoping, Ĉinio ekiris sur la vojon sin potencigantan.

Nun vi aŭskultas paragrafon de "Kanto de Xiaoping", grandioza voĉmuzika divertimento el preludo kaj kvin konsistigaj partoj. Ĝi komplete prezentas la zigzagan vivon de Deng Xiaoping kaj lian profundan amon al la patrolando kaj al la popolo, kaj montras la respekton kaj sopiron de ĉinoj al tiu ĉi eminenta gvidanto.

Verkinto de la teksto sinjoro Zhai Taifeng diris sentoplene:

"La divertimento estas verkita de mi kaj Fu Gengchen, okaze de la 100-jara jubileo de kamarado Xiaoping. Li lasis al ni ege profundan impreson. Li la unua ekpensis pri reformado kaj malfermo, pri la orientado por la patrolando kaj pri tio, kiam nia popolo iros al bonhaveco kaj riĉeco. Nin impulsis liaj vortoj: 'Mi estas filo de la ĉina popolo, mi profunde amas miajn patrolandon kaj popolon'."  

De la lastaj 30 jaroj oni ĝuas pli kaj pli bonan vivon, enspezas pli kaj pli multe, la internacia pozicio de Ĉinio altiĝas ĉiam pli. Ĉinoj ja fieras pro ĉio ĉi tio, estas ankoraŭ pli memfidaj kaj ankoraŭ pli amas sian patrolandon.

Jen estas simfonia ĥoraĵo "Mia Patrujo", adaptita de komponistoj Guan Xia kaj Wang Meng laŭ la samtitola kanto de Qiao Yu kaj Liu Chi. La adaptita verko kun simfonia ideologio elspiras novan vivipovon. Oni tiel kantas: "Riverego ondiĝas larĝe, rizplantoj aromas ambaŭborde. Aŭdiĝadas ŝipistaj kantoj al miaj oreloj, ŝvebadas blankaj veloj antaŭ miaj okuloj. Ja tiel belas la patrujo; kaj sur tiu ĉi vastega tero ĉie videblas pitoreskejo."

En la koncerto Sun Yingdi prezentis pianan konĉerton "Iru en novan epokon", spegulantan la fizionomion de la nuna epoko.

La konĉerto konsistas el tri movimentoj: "Revo pri la epoko", "Spirito de la epoko" kaj "Klarionado pri la epoko". La imponeca komponaĵo manifestas kaj la torentan printempan tajdon de la reformado, malfermo kaj ekonomia disvolviĝo de Ĉinio kaj la ondantan patoson de ĉinoj. Nun bonvole aŭskultu la duan movimenton – "Spirito de la epoko".

La simfonia ĥoraĵo "Ĉinio malfermas sian sinon" finas la koncerton.

"Al la ĉielo, al la maro, Ĉinio malfermas sian sinon; al la matenruĝo, al la suno, Ĉinio malfermas sian sinon. Al la kvin kontinentoj, al la tuta terglobo, Ĉinio malfermas sian sinon. Printempa zefiro, printempa pluvo – en maro de primavero. Mia patrujo en printempo malfermas sian vastegan sinon."

Karaj amikoj, hodiaŭ ni konigis al vi brilajn erojn el la koncerto de simfoniaj ĥoraĵoj sub la titolo "Iru en printempan zefiron", koncerto memora al 30-jariĝo de reformado kaj malfermo de Ĉinio.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto