Vizitu Forumon

Iru en printempan zefiron

(GMT+08:00) 2009-07-02 15:01:39

Karaj amikoj, antaŭ nelonge en Pekino okazis koncerto de simfoniaj ĥoraĵoj sub la titolo "Iru en printempan zefiron", koncerto memora al 30-jariĝo de reformado kaj malfermo de Ĉinio. Hodiaŭ ni konigu kelkajn erojn el la koncerto. Unue bonvole aŭskultu simfonian preludon "Himno pri ruĝa flago".

Jen estas klasika komponaĵo de komponisto Lu Qiming. Aplikante muzikajn materialojn el la ĉina "Nacia Himno", "Ruĝas la Oriento" kaj "Internacio", la komponaĵo lerte prezentas la temon prikanti la ruĝan flagon. La melodio estas iam alta kaj amocia, iam milda, kaj plene esprimas la senliman amon kaj senprecedencan fidelecon de la ĉina popolo al la patrolando.

Unu el la projektintoj de la koncerto, fama verkisto sinjoro Liu Lin konigis, ke ĉinoj tenas tre profundan senton al la ruĝa flago. Ĝuste pro tio, ni devas prikanti ĝin, retrorigardante la brilan procezon de la reformado kaj malfermo en la pasintaj 30 jaroj. Li diris:

"En la koro de ĉinoj, ruĝa flago signifas la ĉinan nacian kvin-stelan ruĝan flagon kaj la ruĝan flagon de la Komunista Partio de Ĉinio, kiu gvidis nin trapasi zigzagojn. La nuna printempo de la reformado kaj malfermo estas la plej brila sezono de Ĉinio. Sur la vojo al potenciĝo kaj prosperiĝo Ĉinio ne disigeblas dis de la flago. Tial ni aranĝis la simfonian preludon por la koncerto."

La ĉina Nacia Filharmonio estas unu el la plej elstaraj filharmonioj de Ĉinio. Dum la procezo de la reformado kaj malfermo, la filharmonio rapide disvolviĝis. Celebrante la 30-jariĝon de la reformado kaj malfermo ĝi prezentis la simfonian koncerton "Iru en printempan zefiron." Sinjoro Liu Lin konigis:

"Ni spertis tiujn 30 jarojn de la reformado kaj malfermo kaj profunde sentas la grandegajn ŝanĝiĝojn de Ĉinio en la 30 jaroj. Precipe en la jaro 2008 Pekino gastigis la Olimpikojn monde atentatajn; nia spacoŝipo sukcese lanĉiĝis. Samtempe kun ĉio ĉi ni suferis la fortegan sismon en Wenchuan kaj la katastrofon de neĝŝtormo. En tiuj du flankoj, unu glora, la alia, katastrofa, Ĉinio ankoraŭ manifestis sian potencan figuron de paca leviĝo. Memorante la 30-jariĝon de la reformado kaj malfermo, tiujn brilajn jarojn, ni ja estas emociataj."

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto