Vizitu Forumon

Vakso-tinkturado unika arto kreita de naciminoritatoj en ĉina sudokcidenta landparto (foto)

(GMT+08:00) 2009-06-29 10:53:51

Vakso-tinkturita peco estas ĉefa ornamaĵo de naciminoritataj virinoj en la provinco Guizhou. Hong Fuyuan okupiĝas pri metiarto de vakso-tinkturado je pli ol 40 jaroj kaj projektis pli ol mil desegnojn diversstilajn. Li senĉese faris kreadon en heredado kaj faris profundan esploron pri tradiciaj desegnoj de naciecoj en la provinco Guizhou. Homoj povas apreci ĉarmon de arto de vakso-tinkturado de naciminoritatoj de la provinco Guizhou. Lia vakso-tinkturaĵo <Ĉinaj Drakaj Strioj> manifestas ĉinan drakan kulturon. Hong Fuyuan konigis:

"La vakso-tinkturaĵo <Ĉinaj Drakaj Strioj> estas manifestata per metiarto de origina vaksa pentraĵo kaj en la vakso-tinkturaĵo multaj temoj estas tuŝataj, kiaj drakaj strioj en la origina epoko, similaj al rano, lumbriko kaj fiŝo kaj tiaj strioj evoluis en la dinastioj Tang, Song, Yuan, Ming kaj Qing (618-1911). Tipaj drakaj strioj en diversaj dinastioj estas manifestataj en la vakso-tinkturaĵo."

"La vakso-tinkturaĵo <Ĉinaj Drakaj Strioj> inkluzivas figurojn de drakaj strioj en ĉinaj diversaj periodoj. En kelkaj jaroj, Hong Fuyuan ŝvitadis en kolekto de materialoj kaj elekto de tipaj figuroj. Samtempe kun tio, Hong Fuyuan kreis arojn da vakso-tinkturaĵoj, en kiuj videblas vivfenomeno de la naciecoj Miao kaj Buyi de la provinco Guizhou. Ili estas kaj interesaj kaj vivecaj.

Hong Fuyuan havas profundan senton al vakso-tinkturado. Por kolekti monon per komerca funkciado koncerne al vakso-tinkturado por subteni sian aferon, antaŭ kelkaj jaroj, li fondis artan halon de vakso-tinkturado kaj ĝi koncentras en si produktan metilertecon, prezentadon, kolektadon kaj ekspluaton de novaj produktoj de vakso-tinkturado kaj estas tiea vidindaĵo. Nun en la arta halo, konserviĝas granda nombro da popolaj vakso-tinkturaĵoj. Hong Fuyuan opinias, ke kvankam la ekonomio en la naciminoritata regiono de la provinco Guizhou estas malprogresinta, tamen la kulturo estas progresema, tieaj homoj firme atentas sianaciecan kulturon de generacio al generacio.

Kiel popola artisto, Hong Fuyuan sentis, ke li havas devon protekti ŝtatan tradician kulturon. Li esperas, ke pli multaj homoj aliĝos al la agado. Li diris:

"Nun oni emfazas ekonomian integriĝon en la mondo, tamen en kampo de kulturo, plurismo devas esti atentata. Se ŝtatoj ne bone protektas sian indiĝenan kulturon, do la mondo ne estas tiel enhavoriĉa. Cetere nacia kulturo estas kohera forto de la nacio. Kun kulturo de nacio, distingiĝas ekzisto de la nacio. Tial necesas protekti nacian kulturon."

En la jaro 1999, Hong Fuyuan estis honore titolita de ĉina Kultura Ministerio kiel unu el dek ĉinaj popolaj artistoj. Liaj vakso-tinkturaĵoj estas konservataj de Ĉina Ŝtata Muzeo kaj pluraj muzeoj de provincoj kaj urboj. En la lastaj jaroj, li sin ĵetis al konservado kaj kreado kaj liaj vakso-tinkturaĵoj estas ofte eksponataj en ĉinaj diversaj lokoj kaj en aliaj landoj, kiaj Japanio kaj Usono.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto