Vizitu Forumon

Lin Siren, kolektisto de porci-kuponoj (foto)

(GMT+08:00) 2009-06-29 10:57:54

"Panjo, kio estas tiuj ĉi koloraj paperpecetoj?

"Ili estas grenaj kuponoj."

"Kio estas grena kupono?"

"Kiel diri? … Dum mia infaneco, por aĉeti grenon, oni ne nur pagis monon, sed ankaŭ devis doni tiun ĉi kuponon."

Aŭskultante, nia raportisto vidis, ke sub tiuj kuponoj skribiĝis la nomo de kolektinto, tio estas, Lin Siren. Kun forta scivolemo li finfine sukcesis kontaktiĝi kun tiu ĉi maljuna sinjoro, emeritiĝinta kadro, 79-jara. Kolekti kuponojn estas lia hobio. Li jam kolektis pli ol 40 000 diversspecajn kuponojn. La raportisto do vizitis lian hejmon.

En sia hejmo li kondukis la raportiston rekte en la konservan ĉambron de kuponoj. Unuflanka muro de la ĉambro estas kovrata de ŝrankoj, en kiuj metiĝas kuponaj libretoj, ankaŭ aliaj du skribtabloj estas plenaj de konservataj kuponoj. Sur la kontraŭa muro pendas epigrafo de ĉina kaligrafo Qian Dawei: "Pasisntaj kuponoj ankoraŭ estas freŝaj en niaj okuloj; ne forgesu la malfacilajn tagojn, plie, kreu estontan feliĉon". La epigrafo jam estas devizo de la maljunulo dum dekoj da jaroj.

En la 50-aj jaroj de la lasta jarcento, pro manko de varoj, Ĉinio komencis ĉiuflanke praktiki provizan sistemon de porcikuponoj. Por garantii la plej fundamentan vivbezonadon, ĉiuj estis provizataj per tiuj vivbezonaĵoj rigore laŭ plano. La porcikuponoj koncernis preskaŭ ĉiujn aferojn en vivtenado.

Kompreneble, pro tio evidentiĝis la graveco de la kuponoj siatempe. Sinjoro Lin Siren donis ekzemplon per grena kupono:

"Pasintece, la grena kupono estis nemankigebla por la popolanoj. Kun mono sed sen grena kupono oni devis suferi malsaton."

En tiuj jaroj oni ne disigeblis dis de diversaj kuponoj; kompreneble, sinjoro Lin ne povis kolekti kaj konservi tiel valoran kuponon. Li komencis veran kolektadon de kuponoj en la 80-aj jaroj. Tiam Ĉinio ekpraktikis la politikon pri reformado kaj malfermo, la ekonomio do disvolviĝis, la kapablo por provizado ege altiĝis, kaj multe da vivbezonaĵoj aĉeteblis. Foje li afervojaĝis al la provinco Hunan, centra Ĉinio, en familio de amiko, li vidis grenan kuponon tre belan, ĉar sur ĝi pentriĝis lokaj vidindaĵoj. Tio ege lin interesis. "Kial mi ne ĝin konservas?" De tiam, kolektado kaj konservado ĉiam lin akompanas kaj donas al li grandan plezuron.

"Kolektado kaj konservado de tiaj kuponoj povas riĉigi la enhavon de la vivo, doni al ni pli da scioj kaj plezuro. La grena kupono estas atesto pri la historio kaj spegulas karakterojn de malsamaj tempoj kaj estas ege valora je aprecado kaj esplorado pro la scienceco, materialeco, regioneco kaj aprecindeco."

Plue torentis liaj vortoj:

"Miaj konservataj kuponoj rilatas al la tempo de pli ol 600 jaroj, de la dinastioj Ming kaj Qing, la Ĉina Respubliko, Liberigitaj Regionoj kaj ĝis la nuna tempo post fondiĝo de la nova Ĉinio. Mi estas ne nur konservantoj de kuponoj, sd ankaŭ esplorantoj. Mi esploras ĉiun de mi konservatan kuponon por klarigi ilian devenon kaj koncernan historion."

Por detale rakonti pri tiuj kuponoj, eble necesus kelkaj diurnoj. Sinjoro Lin donis ekzemplon pri kupono de agrikultura imposto.

"Mi kolektis serion da kuponoj de agrikultura imposto de la dinastio Ming ĝis la jaro 2006, kiam Ĉinio abolis la agrikulturan imposton. Nia lando estas granda agrikultura lando kaj antaŭ pli ol 600 jaroj praktikiĝis la sistemo de agrikultura imposto, kiu estis abolata en la jaro 2006. La kuponoj pri agrikultura imposto registras la procezon de evoluado de tiu ĉi historio."

Al la kolektado ankaŭ lia olda edzino multe kontribuis:

"Por kolekti tiujn kuponojn ni elspezis multe. En la komenco mi ne volis tion fari. Tamen mia edzo tiel ŝatas la aferon, mi do iom post iom aprobis kaj aliĝis al la afero. Mi helpis al li en ordigo de la kuponoj, kaj pli poste ankaŭ mi ekŝatis la kolektadon."

Li tiel ŝatas la konservatajn kuponojn, pro kio li donacis ilin al muzeo? Sinjoro Lin solvis mian dubon, dirante:

"Mi donacis ilin al la Ĉefurba Muzeo, Nacia Muzeo kaj Agrikultura Ekspoziciejo, por ke la junuloj konu nian tiaman malfacilan vivon kaj konu la hodiaŭan feliĉan vivon. La nuna ekonomio evoluas, la provizado abundas, aĉetado en supermerkato ja estas ĝuo, tamen ni ne povas forgesi la iaman malfacilan tempon."

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto