Vizitu Forumon

Vino, nemankigebla parto de festeno

(GMT+08:00) 2009-06-29 16:44:42

Same kiel multaj aliaj nacioj, ankaŭ la ĉinoj havas striktan rilaton kun vino. En Ĉinio en ĉiu festeno nepre devas esti vino. Ĉe la tablo la maldekstra loko estas rigardata kiel la honora, tial respektata de la mastro, dum la aliaj sidas laŭvole. Altabliĝinte, la mastro devas leviĝi por tosti la gastojn kaj tiuj leviĝas por esprimi sian dankon kaj per unu tiro eltrinkas la tablon. Post surtabliĝo de ĉiu plado la mastro devas proponi vinon al la gastoj kaj la gastoj reciprokas tion al la mastro. Ĉe la fino de la festeno ĉiuj leviĝas kaj eltrinkas la tason.

La ĉinoj diras, ke eĉ mil tasoj da vino ne sufiĉas por kuna drinko de intimaj amikoj. Estas ja granda ĝojo por la ĉinoj, kiam ili drinkas kun siaj parencoj kaj amikoj. Malsufiĉa drinko ofte kondukas al malkontento. Tiam se la mastro ne povas daŭre drinki, li do devas peti alian por proponi vinon al la gastoj.

Ĝenerale dirite, la sudanoj proponas vinon modere kaj permesas al la gastoj drinki kaj permesas al la gastoj drinki laŭ sia povo, dum la nordanoj kaj precipe la loĝantoj de Shandong-provinco kondutas alimaniere: Ili insiste proponas vinon al la gastoj kaj faras ĉion eblan por ke la gastoj pli multe drinku.

En nordokcidenta Ĉinio oni ŝatas plezurigi drindadon per fingro-gesta ludo. La du drinkantoj tre rapide faras gestojn por montri nombron de unu ĝis kvin kaj ĉiu devas diri la totalan sumon de la du gestoj. Kiu maltrafe diras la sumon, tiu estas punata per trinko de taso da vino. Tiamaniere ĉe la tablo la gastiganto kaj gastoj ĝoje drinkas kaj ofte ĝis ebriiĝo.

Respekto al maljunuloj, kulto al prapatroj kaj benopeto

Multaj opinias, ke ĉe la tablo oni tre facile montras intimecon de la homoj. La ĉinoj ĉiam rezervas la honoran lokon al maljunuloj, proponas al tiu pladon kaj supon. La ĉinoj donas grandan atenton al spirita prizorgo de la maljunuloj. Pro labora okupiteco oni ne havas tempon por akompani siajn maljunajn gepatrojn kaj geavojn kaj do babilas kun ili ĉe la tablo por ke ĉiuj ĝuu la familian feliĉon. Por festi datrevenon de la naskiĝo de la gepatroj kaj geavoj oni certe preparas longajn vermiĉelojn simbolantajn longan vivon.

Interesa ja estas la vespermanĝo antaŭvespere de la Printempa Festo en la ĉina kamparo. Antaŭ la manĝado grandaĝulo de la familio kondukis infanojn al la kulta tabulo kun prapatraj nomoj por surgenue saluti ilin kaj mallaŭte inviti la spiritojn de la prapatroj al la kuna manĝado. Post tio la grandaĝulo revenas al la tablo kaj akceptas gratulon de la tuta familio.

Estas ja abunda la vespermanĝo antaŭvespere de la Printempa Festo: faruna persiko, moĉio el glueca rizo, faruna fiŝo, kiuj simbolas longan vivon de la homoj, abundan rikolton kaj riĉan vivon. La ĝjaŭzi-oj enhavas diversajn bonaŭgurajn objektojn, per kiuj laŭdire oni povas diveni la sorton, tial ĉiuj ŝatas ilin. La ĝjaŭzi-oj kun monero simbolas riĉiĝon en la venonta jaro, tiu kun bombono simbolas dolĉan amon. Se novedzino prenas tiun kun kaŝtano, ŝi certe estas tre ĝoja, ĉar tio aŭspicias, ke ŝi baldaŭ havos sanan filon.

En Ĉinio oni aranĝas terkulturajn aferojn laŭ la 24 sunperiodoj. Oni ŝvitas super kamplaboro kaj ĝuas feliĉon ĉe la tablo, ne forgesante dankon al la naturo. En la sema sezono oni donas festenon al la tero kaj post rikolto per bongustaj manĝaĵoj anoncas la riĉan rikolton.

Kun la socia progreso la benopeto kaj kulto al la naturo fariĝas pli kaj pli malmultaj, reduktiĝas ankaŭ la etmanĝaĵoj destinitaj por sunperiodoj kaj multiĝas bongustaĵoj, tamen la diversaj etmanĝaĵoj kun lokaj gustoj facile rememorigas pri la longa pasinteco kaj antikvaj legendoj.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto