Vizitu Forumon

Floroj en Ĉinio

(GMT+08:00) 2009-06-29 16:44:42

Ĉiuj homoj ŝatas florojn. Floroj alportas al la homoj agrablecon, intimecon, feliĉon kaj ĝojon, dum la homoj enkorpigas en florojn spiritan kvaliton kaj kompleksion, kio formis floran kulturon kun diversaj kulturaj tradicioj.

Floroj en poezio

Floroj aperis antaŭ 106 milionoj da jaroj. Floro de Ĉinio estas preskaŭ samaĝa kiel la ideografio.

La plej frua noto pri floro aperis en la ĉina unua poezia kolekto "Libro de Odoj" kompilita en 481 a.K. Multaj poemoj en la kolekto priskribas kaj prikantas florojn.

Granda patrioto kaj poeto Qu Yuan (ĉ. 340 -- ĉ. 278 a.K.) de Ĉu-regno priskribis sin kiel noblan belulinon. En la poemo "Ĉagreno" li versis, ke la belulino banis sin ĉiutage per maceraĵo el blankaj petaloj kaj trinkis roson sur floroj, ĉar ŝi kredis, ke tiamaniere ŝi fariĝos pli bela.

Multaj poetoj de Tang-dinastio (618 -- 907) esprimis sian koron pere de priskribo de floroj. Multaj poemoj kaj melodioj de Song-dinastio (960 --1279) havas titolon de nomo de floro.

Floroj kaj la ĉina pikturo

Floroj aperadas ankaŭ en pikturo. En la ĉinstila pikturo floro fariĝis speciala signo. Tie floroj kaj herboj estis personigitaj, ke ili havas noblan kompleksion kaj reprezentas ian spiriton. Kompreneble tio estas metafizika, inkludanta strebadon al ideala medio kaj la penson de konfuceanismo, budhismo kaj taoismo. La pentristoj ne kontentiĝis sole je bela konturado de la floroj kaj penis elstarigi la homan spiriton reprezentatan de floroj. Ekzemple oni ŝatas nomi umefloron, orkideon, bambuon kaj krizantemon Kvar Nobluloj, opiniante, ke la kvar vegetaloj simbolas homojn kun 4 noblaj virtoj.

Farboj ofte uzataj en la ĉina pikturo estas faritaj el floroj aŭ titolitaj per nomoj de floroj, kaj pli helfreŝaj ol industrie fabrikitaj koloriloj. Nun en Suzhou estas butiko, kiu faras farbojn el floroj laŭ tradicia maniero.

Simbolo de floroj

Malsamaj floroj povas simboli malsamajn pensojn kaj sentojn de homoj. Ekzemple lotuso simbolas noblan homon en malpura medio, ĉar lotuso kreskas el ŝlimo, sed la floro restas pura. Krome lotuso estas ofte uzata en budhismo. Umefloro simbolas ion honestan en malfavora medio. Krizantemo simbolas simplecon kaj sanon. Estas ege maldece donaci krizantemon al malsanulo. Oni donacas krizantemojn ofte pro funebro.

Persikfloro protektas homon kontraŭ malbono, kaj en iuj lokoj opiopapava floro estas signo de herezo.

Orkideo estas herba vegetalo kaj reprezentas tre altan spiritan medion, al kiu la ĉinoj strebas. Ĝi simbolas senkarierismon, graciecon, vivipovon, sindetenon de malbonvirtoj... Ĝi firme radikiĝis en la koro de la ĉinoj kaj oni ŝatas havi en sia hejmo vazon da orkideo.

Spektabila floro estas ne tre okulfrapa, sed ĝi simbolas Yang Yuhuan, unu el la kvar famaj belulinoj en la antikva Ĉinio. Ŝia banejo havis la belan nomon Spektabilo-banejo. Krome ŝi aspektis pli bela en dormo kaj ebriiĝo, tial oni alinomis spektabilon dormanta belulino aŭ ebria belulino. Herba begonio estas vaste konata de ĉinoj pro la am-tragedio de granda patriota poeto Lu You kaj lia kuzino Tang Wan. Kiam ili devigite disiĝis, ŝi donacis al la kuzo begonian floron kaj nomis ĝin "korŝira floro". Tial begonio estas simbolo de malfeliĉo de am-tragedio.

Herbo, floro kaj arbo estas grava konsistiga parto de ĝardeno. En la tre fama ĉina klasika romano "Ruĝdoma Sonĝo" estas ĝardeno Granda Vido. En la ĝardeno estis multaj domoj kaj pavilonoj titolitaj per nomoj de floroj, ekzemple Abrikotflora Vilaĝo, Makulbambua Apartamento k.a. Ĉinoj ŝatas kulturi en ĝardeno 8 specojn da vegetaloj: magnolio, spektabilo, rododendro, osmanto, bambuo, baŝoo, umefloro kaj orkideo. Intelektuloj en la antikva Ĉinio ŝatis kulturi en sia korto umefloron, orkideon kaj bambuon kaj nomis ilin "amika trio en vintro", ĉar el la tri vegetaloj neniu velkas en frosto.

Peonio estas nacia floro de Ĉinio kaj trovas vastan ŝaton ĉe la popolo. Ĝi estas simbolo de beleco, lukseco kaj memrespekto. Cirkulas popolrakonto pri imperiestrino Wu Zetian kaj malcedema peonio: Ŝi ordonis al ĉiuj floroj flori en vintro, sed peonio firme malobeis ŝin. La imperiestrino ekzilis ĝin en Luoyang. Sed en Luoyang la peonio plene disvolviĝis komplezante la popolon de la urbo. Pro tio oni respektas peonion kaj prenas ĝin reĝo de la floroj. Historia noto montras, ke Luoyang estas urbo kun plej multaj peonioj, kaj pro tio peonio estis alinomata Luoyang-floro. Multaj literatoroj ŝatis verki poemojn, eseojn kaj dramojn pri peonio.

Yunnan, regno de floroj

Yunnan-provinco en la sudokcidento de Ĉinio estis honorata "regno de floroj".

En Yunnan oni okazigas ĉiujare diversajn aktivadojn pri floroj. La lokanoj tre ŝatas kamelion, rododendron, gencianon, orkideon, magnolion, lilion k.a. La popolo de Yunnan fieras pro ĝia kamelio, ke en printempo ĉie en la provinco floras kamelio, kiam en la nordaj provincoj de Ĉinio ankoraŭ reĝas neĝo kaj frosto. Multaj antikvaj kaj modernaj literatoroj verkis por prikanti kamelion. Moderna prozisto Yang Ŝuo diris en sia eseo, ke li ebriiĝis pro floroj, atinginte Kunming (ĉefurbo de la provinco).

Praktika uzado de floroj en la ĉiutaga vivo

Floro okupas gravan lokon en la vivo de ĉinoj. Oni kulturas florojn, ornamas ĉambrojn kaj beligas medion per floroj, kaj ankaŭ ŝatas nomi iujn uzaĵojn per nomoj de floroj. Ekzemple oni nomas penikon el longa kapra haro "magnolia pistilo", karese nomas infanojn "floroj de la patrolando", instruiston "ĝardenisto"¡ Kiam oni naskas filinon, oni ŝatas nomi ŝin Umefloro, Orkidefloro aŭ Osmantofloro. En la nordokcidento oni nomas improvizan kantadon "Floro". En iuj lokoj oni faras manĝaĵojn, enmiksante florojn, ekzemple moĉio kun enmiksitaj osmantofloroj kaj bombonoj kun enmiksitaj rozaj petaloj aŭ osmantofloroj.

Oni ankaŭ uzas florojn kiel kuracilon. "Bencao Gangmu" estas tre grava antikva farmacia verko. En la libro la verkinto Li Ŝizhen detale priskribis multajn florojn rilate iliajn kolorojn, formojn, originajn lokojn, funkciojn en kuraco k.a. Pli frua legendo pri Ŝennong rakontas, ke li gustumis sennombrajn herbojn kaj florojn por konstati ilian kuracan efikon. En tio oni povas vidi, ke la ĉinoj antaŭ longe esploris florojn.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto