Vizitu Forumon

Miljara templo de ĉina taoismo (foto)

(GMT+08:00) 2009-06-29 16:44:58

Taoismo estas religio, kiu originis el la antikvaj sorĉo kaj magio de Qin- kaj Han-dinastioj (221 a.K. -- 220 p.K.) kaj la pensoj de Laozi kaj Zhuangzi. Ĝis nun la religio dauris jam pli ol 1800 jarojn. La Ĉina Taoisma Asocio sidas en Baiyun-templo, en la sudokcidenta partado de taoisto de Pekino. La templo estas la centro de esplorado de la ĉina taoismo kaj ritofaroj.

La templo antaue estis Tianchang-templo konstruita antau 1200 jaroj, en Tang-dinastio (618-907). Sed en 1202 ĝi estis forbruligita kaj postrestis nur ŝtona statuo de sidanta Taishang Laojun. La statuo estas sendifekta dank' al bona konservado kaj nun ekspoziciata en Baiyun-templo. Taishang Laojun kun longa barbo sidas kun kruroj krucitaj kaj manoj metitaj sur la genuoj. La versimila statuo estas unu el la valoregaj antikvaĵoj konservataj de la taoistoj en la templo.

La templo estis rekonstruita en 1203 kaj poste plivastigita multfoje, tiel ke ĝi fariĝis granda konstruo. La registaro de la nova Ĉinio donis grandan atenton al la riparado kaj protektado de la templo. En 1956 ĝi asignis tricent mil juanojn (ĉ. 8.3 juanoj egalas al unu usona dolaro) por grandskala riparado de la templo. Ekde 1981 oni faris al la templo tri-jaran riparadon. La nunaj haloj de la templo aspektas des pli impone kaj pompe. Ekde 1982 la templo rekomencis taoismajn ritojn. Komence de 1984 la templo estis malfermita al la vizitantoj, kaj multaj kultantoj kaj turistoj en- kaj eksterlandaj venis viziti ĝin.

La nuna abato Liu Zhiwei estas asista ĝenerala sekretario de la Ĉina Taoisma Asocio. En la templo vivas tridekkelkaj taoistoj, el kiuj nur kelkaj estas maljunaj kaj la ceteraj estas junaj. Sub la direktado de Liu Zhiwei la taoistoj recitas sutrojn matene kaj vespere ĉiutage, faras necesajn laborojn, esploras taoismon kaj faras ritojn en ĉiuj gravaj festoj.

Estas multaj taoismaj festoj. La plej solena festotago estas la 15-a de la dua monato lau la ĉina luna kalendaro, ĉar en tiu tago naskiĝis Taishang Laojun. Taoismo estas politeismo. La plej altranga el la dioj por la taoistoj estas Tashang Laojun, alinome Laozi. Laozi portis la nomon Li Er kaj la adoptan nomon Dan kaj estis filozofo de la periodo de Printempo kaj Autuno (770-476 a.K.). Li verkis "Sutro pri Virtoj". Poste la taoistoj prenis lian sutron kiel sian ĉefan kriterion, diigis Laozi kaj kultis lin kiel fondinton de sia religio. En tiu tago oni faras riton, ludas muzikilojn kaj recitas sutron. La rito dauras tri tagojn.

Oni diris, ke "antau ol eniri en la templon, oni palpu la simiojn". Sur la muro de la arkpordo estas gravuritaj du malgrandaj simioj, kiuj sin kaŝas en la dekoracia bareliefo. Kiuj palpos ilin, tiuj feliĉiĝos. Tial la vizitantoj kutime palpas la ŝtonajn simiojn antau ol eniri.

Post la pordo estas Lingguan-halo, en kiu oni kultas la dian generalon Lingguan patronantan juron. Li alte tenas ŝtalan vipon en la dekstra mano kaj starigas unu el la fingroj de la maldekstra. Lia ruĝa barbo falas ĝis la brusto kaj liaj okuloj rigardas gardeme. Post tiu halo estas kvar aliaj. En la tria halo estas la statuo de Qiu Changchun, fondinto de Longmen-skolo de taoismo. Ghingis-Hhano kultis lin kiel dion. Li estris la templon kaj direktis la tutlandajn taoistojn. En 1227 li forpasis en la aĝo de 80 jaroj. Liaj disĉiploj enterigis lin en la templo kaj konstruis por li la halon. Meze de la halo estas granda ligna pelvo plena de tuberoj. La restaĵoj de Qiu Changchun estis enterigitaj sub la ŝtona bazo de la pelvo. La giganta tuberplena pelvo estis donacita de imperiestro Qianlong (1711-1799) de Qing-dinastio (1644-1911). Kunportante la pelvon, la taoistoj de la templo povis rekte trairi la internan pordegon Wumen de la Imperiestra Palaco por kvesti ĉe la kortego.

La plej malantaua halo estas duetaĝa. La supra etaĝo estas Sanqing-halo, en kiu staras tri altaj statuoj de dioj plej respektataj de la taoistoj. La fundamenta kredo de taoismo estas tao, kiu estas rigardata kiel origino de la universo. La meza dio estas Yuanshi Tianzun. Li tenas en la mano grandan globon, kiu simbolas la kaoson antau la formiĝo de la universo. La maldekstra estas Lingbao Tianzun, kiu tenas en la sino diskon simbolantan ekaperon de la tero kaj la ĉielo. La dekstra estas Daode Tianzun, t.e. Laozi. Li tenas en la mano trezoran ventumilon, kiu simbolas pratempon.

La malsupra etaĝo estas Siyu-halo, en kiu staras kvar dioj. Unu el ili estas la Ĉiela Imperiestro. Aliaj du estas liaj asistantoj prizorgantaj la sunon, lunon, stelojn, klimaton kaj militajn aferojn de la homa mondo. La kvara estas diino prizorganta naskadon. En la okcidenta korto de la templo estas aliaj kvar haloj. En la haloj Baxian kaj Luzu estas ok statuoj de feoj, kies anekdotoj vaste cirkulas inter la ĉina popolo.

En Yuanjun-halo estas kvin diinoj. Antaue senĉese venis piaj virinoj por preĝi al la diinoj, ke la lastaj protektu ilin kontrau katastrofoj kaj donu al ili ĉarmajn bebojn.

En Yuanchen-halo pendas tridek pentraĵoj faritaj de kortegaj artistoj de Qing-dinastio. Sur ĉiu pentraĵo estas du generaloj. Nun oni skulptas la statuojn de la 60 generaloj. Kredeble la halo fariĝos multe pli impona.

Plej malantaue de la templo estas ĝardeno kun kioskoj kaj pavilonoj, kiujn interligas koridoroj kaj klostroj. Meze de la ghardeno estas rokaĵoj dense ombrataj. La kvieta medio estas bona loko por memkulturado de la taoistoj.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto