Vizitu Forumon

Dek du jarsimbolaj bestoj

(GMT+08:00) 2009-06-29 16:44:58

En la antikva Ĉinio oni kalkulis tempon laŭ 10 punktoj de Tiangan (jia, yi, bing, ding, wu, ji, geng, xin, ren, gui) kaj 12 punktoj de Dizhi (zi, ĉou, yin, mao, ĉen, si, wu, wei, ŝen, you, xu, hai), nome la horoj estis nomataj laŭ la punktoj sur la koordinata sistemo. La punktoj de Tiangan kaj Dizhi sidas respektive sur la ordinata kaj abscisa aksoj, dum la kuniĝaj punktoj de ordinatoj kaj abscisoj faras nomojn de jaroj. Krome la 12 punktoj de Dizhi estas simbolataj de 12 bestoj. En Ĉinio la periodo de tempo estas tre komplika, kaj ne estas tiel simpla, ke unu tago enhavas 12 horduojn, unu monato konsistas el 30 tagoj kaj 12 monatoj faras 1 jaron. Tiu periodo estas formita de la interrilatoj de la suno kaj la tero. Tio estas sama kiel en aliaj landoj. La granda periodo de kruciĝo de ordinato kaj absciso de Tiangan kaj Dizhi estas difinita laŭ sesdekuma nombrosistemo. Kaj la cifero 60 estas la plej malgranda komuna oblo de 10 kaj 12. Ĉiu jaro en la granda periodo de 60 jaroj havas malsaman nomon, ekzemple jia-zi, jia-ĉou, bing-yin k.s. La jaro 2001 estas xin-si-jaro, si en Dizhi simbolas serpenton, do 2001 estas serpenta jaro. 2002 estas jia-wu-jaro, kaj wu simbolas en Dizhi ĉevalon, do 2002 estas ĉevala jaro. La 60-jara periodo estas tre grava por la ĉinoj, ke tio plene montras la filozofian penson de la ĉinoj pri akcento de principoj. La ĉina kalendaro estas nomata ankaŭ agrikultura kalendaro aŭ luna kalendaro.

Oni ne povas certigi, kiam aperis besta jarsimbolo. Dumlonge oni prenis "Lun Heng", faman verkon de ĉina materiisma pensulo Wang Ĉong (27-ĉ. 97), kiel la plej fruan dokumenton, en kiu troviĝas noto pri 1a 12 jarsimbolaj bestoj.

Oni diris, ke jarsimbolaj bestoj estis elektitaj kaj vicigitaj laŭ ilia plej vigla horo en tago. En Han-dinastio (206 a.K.-220 p.K.) oni dividis unu tagon en 12 partojn kaj ĉiu parto egalas al 2 horoj. De la 11-a ĝis la 1-a horo en nokto estas zi kaj tiam rato plej viglas. De la 1-a ĝis la 3-a estas ĉou kaj tiam bovo estas remaĉanta. De la 3-a ĝis la 5-a estas yin kajtiam tigro vagadas por serĉi manĝaĵon kaj estas plej kruela. De la 5-a ĝis la 7-a estas mao kaj tiam la suno ne leviĝas kaj la luno ankoraŭ pendas sur la ĉielo, sed la jada leporo jam komencas pisti droĝerbojn (laŭ diro en ĉina mito). De la 7-a ĝis la 9-a estas ĉen kaj tiam estas bona tempo por mita drako en faro de pluvo. De la 9-a ĝis la 11-a estas si kaj tiam ekviglas serpento. De la 11-a ĝis la 1-a tagmeze estas wu kaj brilas la suno, kaj tiu tempo estas tre taŭga por galopado de ĉiela ĉevalo. De la 1-a ĝis la 3-a estas wei kaj tiam ŝafo povas plej bone kreski vorante herbojn. De la 3-a ĝis la 5-a estas ŝen kaj tiam ekviglas simio. De la 5-a ĝis la 7-a estas you kaj koko devas eniri en sian neston. De la 7-a ĝis la 9-a estas xu kaj tiam hundo komencas noktogardon. De la 9-a ĝis la 11-a estas hai kaj ĉio tiam silentas kaj porko profunde dormas.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto