Vizitu Forumon

Tradicia ĉina manĝaĵo ĝjaŭzi-o (foto)

(GMT+08:00) 2009-06-29 16:44:58

Ĝjaŭzi-o estas originala tradicia manĝaĵo de Ĉinio kaj la popolo ŝatas diri, ke "neniu alia manĝaĵo estas pli bongusta ol ĝjaŭzi-o". Ĝi estas grava konsistiga parto de la ĉina gastronomio. En la Printempa Festo ĝjaŭzi-o estas nemalhavebla manĝaĵo.

Nemalhavebla manĝaĵo por la Printempa Festo

En la lasta nokto de jaro laŭ la luna kalendaro oni nepre devas manĝi ĝjaŭzi-ojn. Printempa Festo estas la plej grava festo de Ĉinio. Oni kutimas maldormi en tiu nokto por atendi alvenon de la nova jaro. En multaj lokoj de Ĉinio oni haketas legomon kaj viandon, pretigas paston, platigas ĝin en rondajn pecojn kaj fine farĉas ilin per la hakitaj legomo kaj viando. Oni manĝas ĝjaŭzi-ojn en la noktomezo.

Longa historio de ĝjaŭzi-o

La kutimo manĝi ĝjaŭzi-on fiksiĝis en Ming- kaj Qing-dinastioj, sed manĝado de ĝjaŭzi-oj multe pli frue. Esplorado pruvis, ke antaŭ 2500 jaroj jam aperis ĝjaŭzi-o. En 1978 oni malfermis tombon de 2500 jaroj kaj trovis en ĝi bronzan ujon kun blankaj manĝaĵoj bonorde vicigitaj. Ili estas triangulaj kaj farĉitaj per pecetaĵoj. Oni atestis, ke ili estas rudimento de ĝjaŭzi-o.

Popolrakontoj pri ĝjaŭzi-o

Cirkulas multaj diroj pri ĝjaŭzi-o. Unu el ili temas pri memoro al Pangu, kiu finis la kaoson kaj kreis la mondon. Alia popolrakonto rilatas diinon Nüwa, kiu kreis homojn. Kiam ŝi faris homojn el argilo en frosta vintro, oreloj de argila homo facile falis pro frosto. Por ke la oreloj ne falu, ŝi ligis la orelojn al homoj per fadenoj. Por memori ŝian meriton de kreo de homoj, oni kreis la manĝaĵon ĝjaŭzi-o forme similan al orelo.

Feliĉiga ĝjaŭzi-o

Farante ĝjaŭzi-ojn, oni ofte kaŝis en la farĉon oran peceton, bombonon, arakidon, jujubon, kaŝtanon k.a., kun deziroj, ke la manĝantoj havu feliĉon, longan vivon kaj nasku multajn infanojn.

Manĝante ĝjaŭzi-ojn, oni manĝas samtempe tohuon, konfititajn persimonojn, legomojn, bulojn el fiŝviando kaj porkoviando k.a. por esprimi bondezirojn.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto